-obl

*-obl/


I- Sufikso signifanta, ke la priparolata objekto enhavas ĝuste iun kvanton tiomfoje, kiom montras la rad., kaj servanta por formi:
  1. adj-ojn: duobla sumo da mono (Z); dekobla profito.

RIM. 1 'Obl' povas akiri la najbaran sencon 'konsistanta el tiom da partoj, kiom montras la rad.': triobla kiraso (X); milobla semo (Z);
  1. adv-ojn: certe kiel duoble du kvar (Z); ili kolektis duoble da pano (X); duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe (X); trioble pli malrapide (Z); por la ŝafeto li repagu kvaroble (X); li trovis ilin dekoble pli saĝaj ol ĉiuj astrologoj (X); la Eternulo muloficinalxtigu sian popolon centoble (X).

RIM. 2 'Obl' povas almetiĝi ankaŭ al morfemoj, esprimantaj neprecizan kvanton: mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi (Z); la posedo de la Biblio estus por nia literaturo pli grava akiro, ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkoj (Z).
  1. substantivojn: dudek estas la kvaroblo de kvin;
  1. verbojn per pluformado: triobligi sian ludmonon; interfrapu la manojn, ĉar la glavo duobliĝos, eĉ triobliĝos (X).
  • II- Samsignifa memstare uzata morfemo:
  • oblo
    [MATEMATIKO] (pp nombro) Produto de la donita nombro per alia nombro: la plej malgranda komuna oblo.
  • obligi
    [MATEMATIKO] Multipliki.
  • obleco
    [MATEMATIKO] (pp nulejo) La maksimuma nombro n kun la eco, ke ĉiuj derivaĵoj
    f, f', f'',... f (n-¹) nulas ĉe la punkto: la funkcio (x - 1)²/x posedas ĉe 1 nulejon kun la obleco 2, kaj ĉe 0 poluson kun la obleco 1.
    multa.

    -obl

    PMEG: [obl]

    Cambro duoble pli longa ol larĝa. Certa kiel duoble du var. Duobla linio da arboj. Duobla pago (havanta la valoron de du simplaj pagoj). Duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe. duobligi Duoblo aŭ nenio. Havi duoblan mentonon. kalkulu 4x25=100 Kvaroble dudek kvin estas/faras cent. Kiom estas duoble du?. Kiu donas rapide, donas duoble. Kvarobligi sian ludmonon. La plej malgranda komuna oblo. Li estas nul oble nul. Mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi. multobla. multobligi. plurobla. Reprodukti miniaturon je centobla grando. Ricevi okoblan gajnon de sia vetmono. Triobligi sian ludmonon. Veturi trioble pli malrapide.
    fojo. kalkuli. kvanto. nenio. nombro. pli.

    Iel rilatitaj:

    fojx grandx kalkulx kvantx multx nenio nombrx pli seksx