eĉ
*eĉ
Partikulo, signifanta insiston pri la realeco de neatendita, malfacile kredebla fakto, t.e. 'plie, krome, malgraŭ ĉia atendo': vi povas eĉ haki lignon sur la kapo (Z); kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povas (Z); li ne scias ruse eĉ unu vorton (Z); ĉio fariĝis kviete, senskue, eĉ nerimarkeble (Z); eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas (Z); eĉ en dimanĉoj ne ĉesas la laborado (Z); ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis (Z); eĉ naŭzas, tiel forte mi volas manĝi (Z); ĉapojn, se estas necese, oni povas doni al ili eĉ purajn (Z); eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povus (Z); se en brusto de virin' ekflamas deziro, eĉ ligil' plej sankta ĝin ne detenas (Z).
ankaŭ, ankoraŭ, kontraŭe, male, tamen. RIM. Oni metas 'eĉ' ĉiam senpere antaŭ la vorton aŭ prop-on, kiun oni volas emfazi: Kp 'eĉ mus' ne preterkuris' k 'eĉ muson li ne povis vidi suferi', aŭ 'eĉ li tion ne kapablas' k 'li eĉ tion ne kapablas'. Tamen, anst. 'eĉ se...', oni trovas ofte de (Z). 'se [...] eĉ': ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti (= eĉ se).
Esprimoj:
eĉ en dimanĉoj ne ĉesas la laboradoZ
eĉ kiu plej bone pafas tamen iam maltrafas
eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falasZ
eĉ se ni volus nun halti, ni jam ne povusZ
eĉ sur la suno troviĝas makuloj
kontentigi ĉiujn eĉ anĝelo ne povasZ
li ne scias ruse eĉ unu vortonZ
mi ne diros eĉ unu vortonZ (absolute neniun vorton).
ni aŭskultis sen eĉa brueto dum la fajro preskaŭ estingiĝis
vi povas eĉ haki lignon sur lia kapoZ
ĉia elekto de ia alia lingvo estus por ili rekte ne ebla, se ili eĉ volus ĝin elekti (= eĉ se).
ĉio fariĝis kviete, senskue, eĉ nerimarkebleZ
ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝisZ
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:
Partikulo, signifanta insiston pri la realeco de neatendita, malfacile kredebla fakto
ankaŭ
ankoraŭ
kontraŭe
krome
male
malgraŭ ĉia atendo
ne nur sed plie
plie
sed krom tio
surprize ankaŭ
tamen.
Iel rilatitaj:
ankaŭ
ankoraŭ
insistx
kontraŭ
krom
mal
malgraŭ
partikulx
pli
tamen