kaj

*kaj

Konj. , signifanta 'plie, aldone' kaj uzata por ligi du samfunkciajn sintaksajn unuojn, t.e.: du vortojn: patro kaj frato; finita kaj glatigita (Z); ekstere kaj interne (Z); antaŭ kaj post; du propoziciojn: li koleras kaj insultas (Z); ŝi povis kompreni, ke Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis (Z); du frazojn: 'mi pagos al ŝi por tio ĉi!' kaj ŝi tuj kuris bati sin (Z).
plus. [VIDU] kajfunkcio, kajligaĵo, kaj-signo.
  • RIM. 1 Se la samfunkciaj elementoj estas pli ol du, oni normale intermetas 'kaj' inter la antaŭlasta kaj la lasta: plumoj, krajono kaj inksorbilo (Z); li kuris, falis kaj ploris. Sed, por aparta insisto, oni ripetas 'kaj' antaŭ ĉiu elemento: al la bona knabo ni alportos kaj frateton kaj fratineton (Z); kaj ilia amo kaj ilia malamo kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis (Z); uzi monon admonon kaj flaton kaj baton (Z); li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn (Z).
    kiel..., tiel ankaŭ; ne nur..., sed ankaŭ.
    RIM. 2 Kiam la sama partikulo aŭ adverbo estas ripetita ĉiuflanke de 'kaj', la koncerna vorto akiras nuancon de daŭrigo aŭ intensigo: pli kaj pli (Z); plue kaj plue (Z); tre kaj tre (Z).
    interpozitivo.
    RIM. 3 Prop. enkondukita per 'kaj' povas havi la saman signifon kiel suplementa inf-o aŭ kompletivo: estu tiel bona kaj prenu la lampon (Z) (preni); ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj traduki [...] (Z) (ke vi traduku); en la sepa jaro kuraĝis Jehojada kaj prenis [...] (X) (preni).
    RIM. 4 Du vortoj, dependantaj de sen, estas ligitaj per 'kaj', se oni konceptas ilin strikte ligitaj laŭsence: strangaj kreskaĵoj sen tero kaj bazo (B); malsaĝuloj kreskas mem sen plugo kaj sem' (Z).

    kaj

    PMEG: [kaj]

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kaj-ligaĵokaj-signokajaŭo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aldone, insisti, plie

    Ankaŭ vidu:

    interpozitivo, konjunkcio

    Iel rilatitaj:

    Bulex ankaŭ donx insistx interpozitivx konjunkcix pli