do
*do¹
Partikulo - montranta logikan sekvon, konkludon el la antaŭa diritaĵo: vi vidas do, ke vi ne devas kulpigi min (Z); mi devas do decidiĝi, ĉar vi tiel volas (Z).
tiam, des pli.
- uzata en demandaj aŭ ordonaj frazoj, por insisti pri la miro aŭ la volo: kial do vi ne laboras? (Z); per kio do mi povas servi al vi? (Z); kiel do, sekve? (Z); kial do propono tiel senfundamenta povas plaĉi al kelkaj? (Z); denove! ha, ĉesu do fari ŝercojn! (Z); zorgu do, ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri [...] (Z); sed iru do! (Z).
RIM. Tiu uzo povas servi, en okazo de dubo, por neprigi la demandan sencon de la korelativoj: rigardu tra la fenestro, kiu estas tie (estanta tie); rigardu tra la fenestro, kiu do estas tie; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa?(X) ('kiel vi...' povus aspekti komparo: 'tiel same, kiel...').
do²
[MUZIKO] Silabo, kiu montras
1 en la relativa solfego la tonikon; - en la absoluta solfego la absolutan tonon C.
do-gamo
La serio de la notnomoj en solfego: do (aŭ ut), re, mi, fa, so (l), la, si/ti (origine tiritaj el la komencoj de vortoj de latina himno).
PMEG: [do]
Esprimoj
Mi pensas do mi estas.
Kial do vi ne laboras?
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
tiam des pli sekve tiam tial
gamo: do (ut) re mi fa sol la si (ti) doC tono solfeĝo muziko
Ankaŭ vidu:
Iel rilatitaj:
des
fa
gamx
la
mi
muzikx
pli
re
sekvx
si
sol
solfeĝx
tial
tiam
tonx