vasta

*vast/a

  1. Tia, ke ĝi kovras grandan spacon, havas grandajn dimensiojn en ĉiu direkto: vastaj kaj herboriĉaj kampoj (Z); vasta kaverno (Z), ĝardeno, arbaro; vasta panoramo prezentiĝis al ili (Z); iri en la vastan mondon (Z); (f) la parto plej vasta venos la lasta (Z) (kiu vivos, tiu vidos); kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte (Z).
  1. Tia, ke ĝi intence ne strikte kovras la korpon: enkovritaj per tre vastaj manteloj (Z); vasta pantalono, jupo; laĉu min pli vaste, mi petas.
    loza.
  1. (f) Tia, ke ĝi tuŝas al multaj objektoj, havas grandan amplekson: tio estas vasta programo; vasta kulturo (ne specialigita); vasta klereco (Z); vasta senco de vorto; iom vaste paroli pri la temo (Z).
  1. [LINGVOSCIENCO] Prononcata kun lango pli malalta kaj resonujo pli vasta, ol alia sono, kun kiu oni faras komparon.
  • vastaĵo
    Io vasta: la vastaĵoj de la dezerto lin altiris.
  • vasteco
    Eco de io vasta: la vasteco de liaj scioj estas mirinda.
  • *vastigi
    1. Fari ion vasta: iom vastigu la bluzon; ho, se Vi min benus kaj vastigus miajn limojn! (X).
    1. (ark.) Propagandi (Vd disvastigi 3).
    1. [MATEMATIKO] (pp funkcio) Trovi alian funkcion, kiu konservas la valorojn de la donita funkcio, sed havas pli grandan argumentaron: oni ne povas vastigi la logaritmon al funkcio holomorfa en la tuta ebeno.
  • vastigo
    [MATEMATIKO] La operacio vastigi funkcion.
  • vastigaĵo
    [MATEMATIKO] La funkcio, kiu rezultas de vastigo: la rimana ζ-funkcio estas meromorfa vastigaĵo sur la tutan ebenon de la serio Σn-s, s > 1.
  • vastiĝi
    Iĝi vasta: la krizo iom post iom vastiĝis al la tuta kontinento.
  • disvastigi
    1. Dise etendi: la cigno disvastigis la flugilojn (Z).
    1. Dise eligi: kian brilon la suno disvastigis! (Z); la forno disvastigas senfine agrablan varmon (Z); la brilo, kiun ĉirkaŭ ŝi disvastigis Kala (Z).
      elradii.
    1. (f) Diskonigi vaste: disvastigi malpacon (X), famon (B); la plej multe disvastigita lingvo en ĉinujo estas la mandarena; tre disvastigita opinio.
  • disvastig (ad)o
    Ago de iu, kiu disvastigas: zorgi pri la disvastigado de nia lingvo (Z); la disvastigado de la novaĵoj estas la celo mem de la gazetoj kaj radioelsendoj.
  • disvastiĝi
    Iĝi vaste
    1. disigita: liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero (X);
    1. diskonata: la nova religio, kiu jam disvastiĝis en ĉiuj pli sudaj landoj (Z); lia influo tre disvastiĝis.
  • geografia disvastiĝo
    [EKOLOGIO] Disvastiĝo de vivulo, biocenozo en la mondo aŭ mondparto.
    biogeografio.
  • spacotempa disvastiĝo
    [EKOLOGIO] Variado de la geografia disvastiĝo de vivulo en la tempo.
  • *malvasta
    1. Tia, ke ĝi kovras malgrandan spacon, havas malgrandajn dimensiojn en ĉiu direkto: malvasta kesto, ĝardeno, placo; la vojo estis tiel malvasta, ke ili devis rampi sur la manoj kaj la piedoj (Z); malvasta (mallarĝa) strato (Z); malvaste loĝigita familio.
    1. Tia, ke ĝi intence strikte fermas la korpon: malvasta bluzo, pantalono; butonumi iun malvaste (Z) (p; f: severe trakti).
    1. (f) Tia, ke ĝi tuŝas malmultajn objektojn, havas malgrandan amplekson: malvasta spirito (B); nia afero ne estas malvaste partia (Z).
    1. (f) Intima: ili vivis en malvasta komuneco (Z); inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas malvasta ligiteco (Z).
    1. [LINGVOSCIENCO] Prononcata kun lango pli alta kaj resonujo pli malvasta, ol alia sono, kun kiu oni faras komparon.
  • malvasteco
    Eco de io malvasta: la malvasteco de kelkaj Parizaj loĝejoj estas terura; (f) la malvasteco de liaj monrimedoj ne ebligas al li vojaĝi.
  • malvastigi
    1. Fari malvasta: se vi aĉetos novan ŝrankon, vi ankoraŭ pli malvastigos la liberan spacon; malvastigi la kampon de siaj esploroj; (f) tiom neniu estas malvastigata en siaj rajtoj (Z).
    1. [MATEMATIKO] (pp funkcio) Trovi alian funkcion, kiu havas pli malgrandan argumentaron, kie ĝi konservas la valorojn de la donita funkcio.
  • malvastigo
    [MATEMATIKO] La operacio malvastigi funkcion.
  • malvastigaĵo
    [MATEMATIKO] La funkcio, kiu rezultas de malvastigo. [VIDU] restrikto.
  • plivastigi
    Igi pli vasta: plivastigi manikon (B); ili (la judoj) ne havis la rajton plivastigi sian kvartalon (Z).


    Disbuki zonon pli vaste. Vojaĝi tra la mondo, en la vasta mondo.
    amplekso. dimensio. disetendi. elradii. elsendi. grandspaca. kitelo : vasta (labor)vesto el nedelikata ŝtofo (de la ŝultroj ĝis la genuoj, kun (longaj) manikoj). kuvo : ujo sufiĉe profunda kaj vasta. propagandi. pufiĝi. ŝveli.
    granda. pli. profunda.

    Iel rilatitaj:

    ampleksx domx etendx flux grandx loĝx pli profundx sternx