multa
*mult/a
Adj. , montranta: - (singulare) grandan nedifinitan kvanton el tuto, kies partojn oni ne povas aŭ ne bezonas esprimi per precizaj nombroj: la tro multa parolado lacigas lin (Z); de elekto tro multa plej malbona rezulto (Z); per tro multa varto malboniĝas la farto (Z); de tro multa scio krevas la kranio (Z); li montris multan paciencon.
kelka.
- (plurale) grandan nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj kontraste kun pli malgranda kvanto: el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj (Z); multaj kompatantoj, sed neniu helpanto (Z); el multaj milonoj fariĝas milionoj (Z).
kelkaj, pluraj.
- (kun elipso de la substantivo) grandan nombron da homoj: multaj serĉas favoron de reganto (X); multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas (Z); multajn ŝi vundis kaj faligis (X).
multe
Adv. I- uzata: - por montri, ke la ago relative longe daŭras, aŭ relative ofte ripetiĝas: la malfeliĉa infano, multe kurinte [...] baldaŭ mortis (Z); ne multe dormi (Z); kiu multe parolas, ne multe faras (Z); homon fidelan oni multe benas (X); li foje tralegis la leteron kaj ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi (Z); azenon komunan oni batas plej multe (Z); kiaj okuloj plaĉas plej multe? (Z);
- por montri, ke la ago koncernas grandan kvanton, aŭ estas relative intensa: kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas (Z); kiu multe kostas, multe valoras (Z); rado malbona knaras plej multe (Z); pli bone malmulte gajni, ol multe perdi (Z); vundo sekreta doloras plej multe (Z);
- por akcenti komparon, aŭ najbarajn ideojn: saĝeco estas multe pli bona, ol oro (X); la latunaj butonoj brilis multe pli forte, ol ordinare (Z); sed virino de maro ne havas larmojn, kaj tiel ŝi suferas multe pli multe (Z); ĝi flugis multe antaŭ ĉiuj aliaj (Z).
II- Uzata subst-e. , kun la signifo 'amaso, granda kvanto, granda nombro': en lia parolado estis multe, pri kiu li ne povis [...] (Z); multe en kapo, sed nenio en poŝo (Z); kiu tro multe deziras, nenion akiras (Z);inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi (Z); multe da mono (Z), da manĝaĵo (Z), da vino; multe da profito (Z), da saĝo (X); venko venas per multe da konsiliĝo (X); multe da amikoj (Z), da perloj (Z), da trezoroj (X); multe da vinoj (Z) (malsamspecaj); post fino de l' batalo estas multe da kuraĝuloj (Z); estis akceptitaj jam multe da tre gravaj gastoj (Z); inter la multe da hundoj la leporo pereas (Z). RIM. Z. volis enkonduki diferencon inter 'multaj homoj' (diversaj homoj, ĉiu aparte) kaj 'multe da homoj' (ĉiuj kune); tiu nuanco estas observata nur ĉe la formo 'multe da', kiu ĉiam esprimas kunecon.
RIM.2 Pro sintaksaj kialoj estas preferinde uzi 'multa(j, n)' aŭ 'multo(n) da' (Vd ĉi-sube), ol 'multe da'. III- Pref-e uzata, kun la samaj sencoj: multepacienca Dio (X); multehara kranio (Z), multehoma strato (Z); multekosta ŝtono (Z); multepinta monto (Z); multevaloraj fruktoj (Z); multevizitata urbo (Z).
RIM. 3 'multe' povas esti neuzata, precipe kiam la posta morfemo komenciĝas per vokalo: multangula (Z), multetaĝa, multinsula, multombra ktp. * multo
Amaso, granda kvanto aŭ nombro: pri tiu oni malpli parolis, ol pri lia multo da mono (Z); la disbranĉiĝojn oni en la somero ne povis vidi pro la multo da folioj (Z); abelujo, en kiu moviĝis, bolis multo da homaj ekzistaĵoj (Z); mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵoj (Z); kia grandega multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto! (Z); tiu ĉi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj kaj mono (Z); multo mankas, por ke vi sukcesus. multega
Prezentanta treege grandan kvanton aŭ nombron: multegaj estas ĝiaj mortigitoj (Z); multege pli granda (Z). *multego
Tre granda kvanto: multego da diamantoj (Z), da kreditoroj (Z). multigi
Fari, ke io estu multa, ke aferoj estu multaj: multigi planton per stiko; multigi la eksperimentojn, la provojn; la timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn (X) (de vivo).
reprodukti 2. multiĝi
Iĝi multa aŭ multaj: vi kreskos kaj multiĝos en la lando (Z); kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj (Z); kion oni kolektas per laboro, tiu multiĝas (Z); la multiĝado de la kunikloj, de la ĝermoj. multobla
Prezentanta plurajn manierojn de efiko, agado ks: saĝo, kiu havas multoblan forton (X); la multoblaj efikoj de la elektro; la multoblaj funkcioj de poŝtisto; leĝo de la multoblaj rilatumoj. multobligi - Multigi: estis la tempo, kiam la granda urbo multobligas en si la aperojn de civilizacio (Z); pli speciale: reprodukti (dokumenton) per tiucela aparato.
- = multipliki.
multobligilo
Aparato, kiu, per unu el la diversaj procedoj, servas por multobligi tekstojn k/aŭ bildojn.
hektografo, ciklostilaparato, kserografio, fotokopiilo. multope
En grandnombra amaso: rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la Britoj (Z). multopo
[FIZIKO] Spektra linio, konsistanta el pluraj komponantoj. *malmulta
Adj. , montranta: - (singulare) malgrandan nedifinitan kvanton el nenombrebla afero: li ĉiam montris al mi malmultan simpation; plej malmultan scion li elmontris;
- (plurale) malgrandan nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj: liaj tagoj estu malmultaj! (X); la paĝoj estas pli malmultaj ol cent; ili estas tre malmultaj kaj malfortaj (X);
- (kun elipso de la substantivo) malgrandan nombron da homoj: multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj (N); mallarĝa estas la pordo [...] kaj malmultaj ĝin trovas (N); malmultaj el ili opinias [...] .
malmulte
Adv. I- uzata, por montri: - ke la ago daŭras relative mallonge aŭ estas ne ofte ripetata: li malmulte parolas; kiu multe babilas pensas malmulte (Z); nur malmulte dormi ĉiun nokton;
- ke la ago koncernas malgrandan kvanton, aŭ estas relative malintensa: kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte (Z); kiu kostas malmulte kostas plej kare (Z); tiu malmulte doloras.
II- Uzata subst-e kun la signifo 'malgranda kvanto aŭ nombro': malmulte estis dirite pri tiu temo; vi havas nur tro malmulte da sperto (Z); restis malmulte da homoj (X).
iom, kelke. RIM. 4 Pro sintaksaj kialoj estas preferinde uzi 'malmulta (j,n)' aŭ 'malmulto (n) da' (Vd ĉi-sube), ol 'malmulte da'. malmulto
Malgranda kvanto aŭ nombro da aferoj: pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi (Z); pli bone estas malmulto, sed kun justeco, ol granda profito, sed maljuste (X); por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto (X); se ĉiu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo rapide vastiĝos (Z). malmultigi
Fari, ke estu nur malmulto da: malmultigi la gardostarantojn, la burokratiaĵojn. malmultiĝi
Iĝi malmulta (j): prenu edzinojn [...] ; multiĝu tie kaj ne malmultiĝu! (X). malplimulto - La pli malgranda parto aŭ kvanto, kompare kun la pli granda: la malplimulto devas klini sin antaŭ la decido.
- [POLITIKO] La partio aŭ opinio, kiun apogas la malpli granda nombro da voĉoj.
minoritato.
plejmulto
La plej granda parto (kiam oni ne havas intencon esprimi ian komparon kun la cetera parto): al la plejmulto restas nenio alia por fari (Z); ses, kiuj en la okuloj de la plejmulto aperas kiel [...] (Z); koncerne la poezian arton la plejmulto da homoj komprenas tiom same multe, kiel malnova inkujo (Z). plejmalmulto
Ekstreme malgranda grado, aŭ kvanto: vi estas jam tia, ankoraŭ antaŭ ol vi scias la plejmalmulton! (Z). plimulto - La pli granda parto aŭ kvanto, kompare kun la malpli granda: en la plimulto da okazoj (Z); la plimulto da ili estis forlogitaj (Z); la granda plimulto de la personoj, kiuj batalas por E. (Z); por la plimulto de la nuntempaj lingvoj la Biblio estas la ĉefa bazo (Z); la grandega plimulto el vi aliĝis al nia afero nur tiam (Z); tiu homfratiga ideo, kiun la plimulto el vi havas en sia koro (Z).
- [POLITIKO] La partio aŭ opinio, kiun apogas la pli granda nombro da voĉoj: frakase grandega plimulto (Z); la absoluta plimulto devas superi la duonon de la voĉoj (B); se la plimulto eĉ decidos, ke [...] (Z). SIN. majoritato.
plimultigi
Fari pli multa ion, kio estas jam multa: saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion (X). tromultiĝo
Tro rapida aŭ ampleksa reproduktiĝo: la tromultiĝo de la kunikloj en Aŭstralio iĝis vera plago. homomulto (X)
Homamaso.
Esprimoj
Per tro multa varto malboniĝas la farto.
El multaj milonoj fariĝas milionoj.
Kiu multe parolas ne multe faras.
Rado malbona knaras plej multe.
Saĝeco estas multe pli bona ol oro.
Venko venas per multe da konsiliĝo.
Multo mankas, por ke vi sukcesu.
Kelkaj kunmetaĵoj
homomulto,malmulta,malmulte,malmultekosta,malmultigi,malmultiĝi,malmulto,malplimulto,mult(a)hara,mult(a)jara,mult(a)kapa,mult(a)kolora,mult(a)nombra,multa,multabranĉa,multangula,multe,multega,multego,multehomhoma,multekosta,multenombra,multenombro,multepeza,multepinta,multepromesa,multescia,multesignifa,multevalora,multfaka,multflanka,multfoje,multigi,multiĝi,multkolona,multkomunikila,multo,multobla,multobla sklerozo,multobligi,multobligilo,multope,multopo,multotuberuloj,multreligia,multsepala nufaro,multtonaleco,omultjara lolio,plejmalmulto,plejmulto,plimultigi,plimulto,tromultiĝo
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
amaso
ambaŭ
apenaŭ
ciklostilaparato (multobligilo)
egalaj
eksceso
enorme
fotokopiilo (multobligilo)
granda
hektografo (multobligilo)
homamaso (homomulto)
iom
iomete
kalkuli
kelka
kiom?
kioma?
kompari
kserografio (multobligado)
kvanto
majoritato (plimulto)
malpli
manki
minoritato (malplimulto)
multipleksoro
multipleto
multiplika
multiplikanto
multiplikato
multipliki
multipliki (multobligi)
multipliko
multiplikpovo
neniom
nombro
numero
obligi
paro
pli
pluraj
poke
preskaŭ
reprodukti (multigi)
resto
sola
sufiĉa
superflue
tiom
tre
tro
ĉiom
Ankaŭ vidu:
kvanto, nombro
Iel rilatitaj:
-n
-obl
abundx
amasx
ambaŭ
apenaŭ
ciklostilx
diversx
egalx
ekscesx
enormx
fortx
grandx
hektografx
iom
kalkulx
kelkx
kiom
komparx
kopix
kserografix
kvantx
majoritatx
mankx
minimumx
minoritatx
multipleksorx
multipletx
multiplikx
nenio
neniom
nombrx
nubx
numerx
oni
parx
pli
pliigx
pluraj
pokx
popolx
preskaŭ
produktx
reproduktx
restx
riĉx
simplx
solx
sufiĉx
super
superflux
suprx
tiom
tre
tro
ĉiom
ĉiu