cent

*cent

  1. Numeralo, esprimanta la nombron post 99 en la serio de la entjeroj (100, C): mi havas cent pomojn (Z).
  • centa
    Okupanta lokon post 99 samspecaj aferoj: la centa paĝo, jaro.
  • cento
    1. La nombro cent: vi forgesis unu centon; la dekoj k la centoj estas formataj per simpla kuniĝo de la numeraloj (Z).
    1. Aro de aferoj aŭ personoj: mi havas centon da pomoj (Z); la tuta popolo eliris laŭ centoj k miloj (X); centoj da miloj da radikoj k radiketoj (Z).
  • centestro (X)
    Militisto, komandanta grupon de cent soldatoj.
  • centilo
    [STATISTIKO] (pp finia vico de nombroj) Nombro tia, ke unu, du cent aŭ naŭdek naŭ centonoj de la nombroj malsuperas ĝin.
    mediano, kvarilo, dekilo, plurilo.
  • centobla
    Prezentanta novan nombron, kiu estas al la antaŭa kiel cent al unu: reprodukti miniaturon je centobla grando; la Eternulo multigu sian popolon centoble (X); centoble kvin estas kvincent.
  • centobligi
    Fari centoble pli granda, grandnombra: akiri por nia movado ian grandegan aŭtoritaton, kiu per unu fojo centobligus nian forton (Z).
  • centono
    1. ĉiu el la cent egalaj partoj de tuto: centimetro estas la centono de metro.
      procento.
    1. Unuo de intervalo, egala al unu centono de kromata duonduto aŭ 1/1 200 de okto.
      savarto.
  • centopo
    Grupo de cent aferoj aŭ personoj.
  • centuma
    [SCIENCOJ] Centezimala.
  • centfoje
    Vd fojo.
  • centjara
    Vd jaro.
  • ĉiucentjara
    Vd jaro.
  • ducent
    Duoble cent: tiu ĉi rivero havas ducent kilometrojn da longo (Z).
  • elcento, pocento
    Unuo en ĉiu cento: 53 elcentoj (53 %) de la loĝantoj aprobis; 25-elcenta pago; 60-elcenta kresko.
    procento.
    RIM. 'pocento', precipe aludas la ripetiĝon de la pocenta nombro; 'elcento', precipe aludas la apartigon de la elcenta nombro k de la tutaĵo: la nombro de la naskiĝoj estis 2 pocentoj de la loĝantaro; ili produktas 30 pluajn pocentojn ol antaŭe; el la lernantoj nur malgranda elcento finas la studadon; tiom granda elcento da originalaĵoj ankoraŭ neniam estis atingita.
  • elcent (aĵ)o
    Proporcio esprimita per elcentoj: la plej alta elcentaĵo en la tri jardekoj; granda elcento de la demanditoj.
  • elcentosigno
    La signo % uzata por indiki elcentaĵon.
  • *procento, *procentego
    Vd procento, procentego.
  • okcent
    Okoble cent.
  • sepcent
    Sepoble cent.
  • tricent
    Trioble cent: la Tricent ( [HISTORIO] la Spartanoj de Leonido).
    RIM. Oni formas same la sekvantajn: kvarcent, kvincent ktp.
  • jarcento
    1. Periodo de cent jaroj: ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de jarcentoj? (Z); antaŭ kelkaj jarcentoj iliaj prapatroj loĝis ne en Ameriko (Z); en la daŭro de jarcentoj (Z); ĝi havis la aĝon de duono da jarcento (Z).
    1. Numerita periodo de jaroj, kalkulita ekde grava evento, ekz. la naskojaro de Jesuo Kristo: ĉirkaŭ la mezo de la dekkvara jarcento (Z); la epoko de la mezaj jarcentoj (Z) (Mezepoko).
  • jarcenta
    Koncernanta jarcento (j)n: jarcenta tradicio.
    cent

    cent

    PMEG: [nombroj]

    Havi 30 centimetroin en la diametro. Lampo de cent kandeloj. Reprodukti miniaturon je centobla grando. akvo bolas en temperaturo de 100 gradoj centezimalaj.. 
    celsia centa centajara centezimala centigrada centjara centobla centuma jarcenta ĉiucentjara centfoje centi centobligi mezurunuoj centestro centfolia rozo centfunto centifolio centigramo centilo centimo centimorgano centjaro cento centono centopo centuma skalo centuriestro centurio cifero dekilo elcent(aĵ)o elcento elcentosigno entjero jarcento kosto kvarilo medialo nombro numeralo plurilo pocento procentego procento rango, riparprocento savarto taksado valoro ducent okcent sepcent sescent tricent

    dimensio. kalkuli. kvanto. matematiko. mezuri. nombro. ordo. pli. prezo.

    Iel rilatitaj:

    centigradx centimetrx centurix dek dimensix entjerx kalkulx kvantx kvar matematikx medianx mezurx nombrx numeralx ordx pli pluraj prezx