multipliko

multiplik/o

[MATEMATIKO] Operacio, kiu al du nombroj, nomataj faktoroj, asignas ilian produton; se oni multiplikas nombron a per pozitiva entjero n, la produto egalas al la sumo de n termoj egalaj al a.
RIM. Pli ĝenerale oni parolas pri la multipliko de matricoj, de elementoj en grupo ks.
  • multiplika
    Rilata al multipliko: la multiplika signo (x aŭ.); multiplika tabelo.
  • multipliki (tr) (8)
    Fari multiplikon: tri multiplikite per kvin estas dek kvin.
  • multiplikanto
    Nombro, per kiu oni multiplikas alian nombron.
  • multiplikato
    Nombro, kiun oni multiplikas per alia nombro.
    obl.

    multiplikx


    Iel rilatitaj:

    multx pli