aneksi

  • [politiko] Enpreni fremdan teritorion en sian regnon: post plebiscito Savojo estis aneksita al Francio en 1860; en 1793 Prusio, Rusio k Aŭstrio perforte aneksis partojn de Pollando.
  • (f) Aligi ion malpli gravan k neĉefan al io ĉefa k pli grava: aneksi statistikojn al raporto.
  • aneksado
    Ago de iu, kiu aneksas: politiko de aneksado.
  • aneksaĵo
    Io aneksita: la aneksaĵoj de Napoleono; (f) la aneksaĵoj de organo, de traktato.
  • aneksismo
    politiko ema al aneksado.
  • aneksito
    [medicino] Inflamo de aneksaĵoj, tute aparte pp la uteraj aneksaĵoj (ovarioj, salpingoj).
    pli ,

    Iel rilatitaj:

    al fremdx pli regnx teritorix