kelka

*kelk/a


I- Adj. , kiu signifas:
  1. (singulare) nedifinitan kvanton de tuto, kies dividoj ne estas esprimeblaj per nombroj: metu kelkan ordon en vian paroladon (Z); antaŭ, post kelka tempo (Z); kun kelka hezitado (Z); en kelka maniero (Z), rilato (Z); doni kelkan klarigon (Z); ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson por aliaj personoj (Z); en tiaj okazoj, kelka libereco alportas al ni nenian malutilon (Z); kelktempa ĉeso ne estas forgeso (Z).
    iu, ia, ioma.
  1. (singulare) nedifinitan, sed difineblan kvanton: kelka nombro da novaj vortoj (Z); falis kelka nombro el la soldatoj (Z). SIN. certa 3.
  1. (plurale) nedifinitan kvanton de pluraj nombreblaj aferoj, kontraste kun la tuto aŭ kun pli granda kvanto: atendu nur kelkajn (malmultajn) minutojn; mi prenos nur simple kelkajn ekzemplojn (Z); kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj; tiuj kelkaj (malmultaj) novaj E-istoj ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo E-ista (Z); kelktaga ekzerciĝo (Z).
    iuj, diversaj, ioma.
  • II- (plurale) La sama, uzata kun elipso de la substantivo , precipe se tiu estas la vorto 'homoj': kelkaj pensas, ke [...] ; kelkaj el ni (Z).
  • kelke
    Analoge kun multe, iom kc, tiu adverbo estas uzata kun la senco de substantivo montranta nedifinitan, sed ne tre grandan kvanton da aferoj aŭ estaĵoj kune troviĝantaj: nur kelke da homoj sidis en la ĉambro; kelke da ni (Z); permesu diri al vi kelke da vortoj (Z); mi volis doni al ŝi kelke da violoj (Z) (kelkon da, aŭ kelkajn); li donis al la almozulo la kelke da spesdekoj, kiujn li havis (Z); dum la kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado (Z); ili ellernis tiun lingvon en la daŭro de iaj kelke da semajnoj (Z).
  • RIM. 1 Oni donis ark. al 'kelkaj', 'kelke da' la sencon de 'pli ol unu', 'pluraj': dum kelke da semajnoj li maljuniĝis je kelke da jaroj (B).
    RIM. 2 'kelk' estas iafoje pleonasme uzata kiel prefikso por insisti pri la nedifiniteco de la kvanto: kelkiuj; kelkiom; mia laboro valoras kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi (Z).
    RIM. 3 'kelk' uzeblas afikse, por esprimi proksimuman nombron: kelkdek voĉoj (Z); post dekkelke da sekundoj (Z); tridekkelkjara (Z).

    kelka

    PMEG: [kelk]

    Esprimoj

    Cedi al insista prema de kelkaj amikoj.
    En la daŭro de kelkaj semajnoj li maljuniĝis je pluraj jaroj.
    Iri ankoraŭ kelkan distancon.
    La afero prezentas malfacilaĵojn, kelkajn avantaĝojn.
    Marŝi je kelka distanco.
    Pri kelkaj detaloj mi petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    kelk(a)foje,kelka,kelkabranĉa,kelkdek,kelke

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    kelke da.nedefinita kvanto.pli ol unu.

    Ankaŭ vidu:

    ankoraŭ. daŭri. dimensio. iom kvanto. multe nombro. pli. pluraj.

    Iel rilatitaj:

    ankoraŭ certx daŭrx detalx dimensix iom kvantx multx nombrx oni pli pluraj