asisti

  • (al iu aŭ tr) Pro ofica devo, ĉeesti, por helpi al iu: asisti kirurgon ĉe operacio; asisti profesoron pri la eksperimentoj; asisti al juĝisto, al prezidanto; subite li eksilentis, k falis posten en la brakojn de l' asistantaj pastroj (B); li mem kondukis la princon en la banejon, asistis ĉe la bano (B).
  • Pro oficiala funkcio, prizorgi k helpi, por levi la socialan staton de iaj kategorioj de civitanoj: ŝi asistas en fabriko, en banko.
  • asistado
    Stato k agado de tiu, kiu asistas: publika asistado al laborkripluloj, al multinfanaj familioj.
  • asistant (in)o
    Persono, kies profesio estas asistado: por via propono [...] pri ia asistanto aŭ sekretario mi dankas (Z); li ricevis la oficon de asistanto ĉe la profesoro (Z); asistanto ĉe advokato; sociala asistantino en fabriko, hospitalo.
    asesoro.
    apud

    Iel rilatitaj:

    adjunktx apogx apud asesorx ataŝex helpx pli ĉe