ok

*ok

  1. Numeralo, esprimanta la nombron post 7 en la serio de la entjeroj (8, VIII): ok estas kvar kvinonoj de dek (Z); li restis ok tagojn.
  1. Nomo de la cifero 8.
  • oka
    Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post sep antaŭaj: Karolo la oka; sur la oka paĝo; estas nun la oka horo kaj duono; la okan de Oktobro.
  • oko
    1. Aro de ok aferoj aŭ personoj: kera oko; remista oko.
    1. La nombro aŭ la cifero 8: fari okojn sur la glacio.
  • oke
    En la oka loko.
  • okobla
    1. Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al la antaŭa kiel ok al unu: ricevi okoblan gajnon el sia vetmono.
    1. Konsistanta el ok partoj: okobla tavolo da papero.
  • okoble
    Multiplikate per ok: okoble du estas dek ses.
  • okono
    1. ĉiu el la ok egalaj partoj de tuto: kvar okonoj estas duono.
    1. [MUZIKO] Noto, signita per nigra punkto (la kapo), tigo kaj vosto, kaj daŭranta okonon de plena noto.
  • okopo
    Grupo de ok aferoj aŭ personoj.
  • okteto
    1. [MUZIKO] Verko por ok voĉoj aŭ instrumentoj.
    1. [MUZIKO] Grupo de ok personoj, kiuj kantas aŭ ludas tian verkon.

    PMEG: [nombroj]


    dimensio. kalkuli. kvanto. matematiko. mezuri. nombro. ordo. pli. prezo.

    Iel rilatitaj:

    dimensix kalkulx kvantx matematikx mezurx nombrx ordx pli prezx