pedunklo

pedunkl/o

  1. [BOTANIKO] Speciala tigeto, portanta unu aŭ plurajn florojn aŭ fruktojn: pedunklo de floro, de infloresko.
    akso, petiolo.
  1. [BOTANIKO] Tigetforma organo, portanta reproduktorgano(j)n i.a. ĉe iuj fungoj kaj likenoj.
    stipo.
  1. [ANATOMIO] Nomo de ĉiu el la cerbaj funikloj, kiuj kunligas la cerebelon kun la cerbo kaj la cerbon kun la mjelo: cerebelaj pedunkloj (pedunculli cerebelli).
  • pedunkla
    Havanta pedunklon; rilata al pedunklo.
  • pedunkleto
    1. [BOTANIKO] Duavica pedunklo en kunmeta infloresko aŭ infruktesko.
    1. [BOTANIKO] Malgranda pedunklo, portanta reproduktorgano (j)n ĉe iuj fungoj, likenoj kaj briofitoj.

    pedunklo


    Iel rilatitaj:

    cerebrx krurx piedx vostx