boto

Alta leda pied· vesto, kiu atingas ĝis genuo aŭ pli alte: ledaj, kaŭĉukaj botoj; botoj de ĉasisto, rajdisto, kloakisto; najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas (Z); la afero ne marŝas per sepmejlaj botoj (eksterordinare rapide). [VIDU] bototirilo.
  • boteto
    Piedvesto meza inter boto k ŝuo iom superanta la maleolon.
  • *botisto
    Faristo de botoj k aliaj piedvestoj: ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo (Z).
  • vadbotoj
    Botoj kun tre longaj kruringoj, por ebligi vadadon en marĉo, kloako ks.
    boto

    boto


    Iel rilatitaj:

    katx kloakx krurx marĉx piedx vadx vestx ŝux