spuro

spur/o (8)

  1. Postlasita enpremo, marko, signo, laŭ kiu eblas ekscii, kiu aŭ kio pasis, kion iu faris aŭ kio okazis: sekvi cervon, lupon per spuro; varma (antaŭ nelonge farita) spuro; esti sur la spuro de iu; sendi iun sur ies spuroj (pf); la cervo kovris siajn spurojn, tranaĝante la lageton (
    piedsigno); la detektivo trovis netan spuron pri la vizito de du virinoj en la ĉambroj; odorspuro; spurhundo, spursento (
    indico).
  1. (evi) = ŝpuro.
  1. [MATEMATIKO] (pp matrico) La sumo de ĉiuj diagonalaj elementoj de la matrico.
  1. (pp kurbo) La bildaro de la kurbo.
  • spuri (tr)
    1. Serĉi, rimarki kaj sekvi spurojn.
    1. [KOMPUTIKO] Sekvi la plenumadon de komputila programo paŝon post paŝo por trovi misfunkcion.
  • spuraro
    Serio de la spuroj de unu besto.
  • spurilo
    [KOMPUTIKO] Programo por spuri 2. SIN. erarserĉilo.
  • elspurado
    [MEDICINO] Elserĉado de la kazoj de neaperantaj malsanoj: elspurado de la aidoso per la salivo; elspurado de la infanaĝaj hiperlipidemioj.
  • respurado
    [KOMPUTIKO] Serĉmetodo, laŭ kiu oni elektas valorojn por kompletigi solvon, ĝis ne plu eblas daŭrigi, kaj tiam reiras al la punkto de la lasta elekto (respurante sian vojon) kaj provas novan elekton.
    nedeterminisma, elĉerpa serĉo.
  • senspure
    Ne lasinte spurojn: li senspure malaperis.

    spuro


    Iel rilatitaj:

    artefaktx daktiloskopix hundx piedx