kripla

*kripl/a

  1. (iu) Perdinta la kapablon uzi membron aŭ organon pro vundo, malsano ks: kripla pro maljuneco, pro milito; kripla je la dekstra kruro; mizera kripla almozulo. [VIDU] impotenta.
  1. (io) Perdinta unu el la partoj necesaj por bona funkciado; difektita: kripla saliko (B); kriplaj arboj (Z); kripla spirito; kripla projekto de lingvo.
  • kriplaĵo
    Difekto kronika en la funkciado de korpo, sistemo k.a.: neniu, kiu havas ian kriplaĵon, alproksimiĝu: nek blindulo, nek lamulo (X); korpaj kaj spiritaj kriplaĵoj (Z); la fonetika skribado kaŭzus ofte tro grandan kriplaĵon de propraj nomoj (Z).
  • kripligi
    1. Fari iun kripla: la pafvundo kripligis la soldaton (B); ĝi balbutas per la duone kripligita voĉo (Z).
    1. Fari ion kripla: bildo kripligita en malbona spegulo (Z); tiu ŝanĝeto kripligas la sencon de la tuta frazo; viaj juĝistoj kripligas la leĝon por sia profito (Z); kripligi doktrinon, la instruon (Z), la veron (Z); gazetoj prezentis la projekton en la plej kripligita sensenca formo (Z); la forigo de la akuzativo prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo (Z).
      stumpigi.
  • kripliĝi
    Iĝi kripla:
    1. li estis daŭrigonta, sed lia lango kripliĝis, kiam li vidis nin; la Hebreoj kunepremiĝis simile al sardeloj kaj per tio kripliĝis korpe kaj anime (Z);
    1. kun la tempo la lingvoj kripliĝas (Z).
  • kriplulo
    Homo kripla: ĉiu familio havas sian kriplulon (Z).

    kripla


    Iel rilatitaj:

    atrofix krurx piedx