likopodio

likopodi/o (Z)

  1. [BOTANIKO] (ss) G. (Lycopodium) de likopodiacoj kun sporujoj apekse de staraj ŝosoj; ĉ. 40 sp-oj el la mezvarmaj kaj tropikaj regionoj.
  1. [BOTANIKO] (vs) Likopodiacoj.
  • likopodiacoj
    Fam. (Lycopodiaceae) kosmopolita de plurjaraj, daŭrafoliaj, herbecaj pteridofitoj kun dikotomaj tigoj dense portantaj skvam- aŭ pinglo-formajn foliojn kaj kun sporujoj akselaj aŭ apekse de staraj ŝosoj; ĉ. 380 sp-oj el 4 g-oj; la sporpolvo (likopodia pulvoro) estas farmacie uzata.
  • likopodiopsidoj
    Klaso (Lycopsida) de pteridofitoj, kiu ampleksas i.a. likopodiacojn, selaginelacojn kaj sigilariacojn; mll: likopsidoj.

    likopodio


    Iel rilatitaj:

    krurx piedx