genuo

*genu/o

  1. [ANATOMIO] (genu) Artiko inter la femurosto, la tibio kaj la patelo.
  1. Antaŭa, ekstera parto de tiu artiko: la akvo estis alta ĝis la genuoj (Z); stari sur la genuoj (Z); meti sin (Z), fali (Z) sur la genuojn; per la maldikaj brakoj ŝi ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn (Z); genukavo (poplito); genuosto (patelo); genuŝirmilo.
  1. Tiu korpoparto de staranta homo, rigardata kiel signo de ties forto: miaj genuoj senfortiĝis de fastado (X); liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis (Z); liaj genuoj ŝanceliĝis de emocio; fleksiĝantajn genuojn vi fortigis (X); esti ĉe la genuoj de virino (ŝia sklavo).
  1. Tiu korpoparto de staranta homo, rigardata kiel signo de ties sendependeco: ĉiuj, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal (X); antaŭ mi kliniĝos ĉiu genuo (X); la mulo portis dion kaj multaj fleksis la genuon (K); mi sur la genuoj vin petegis (Z); ĵeti sin sur la genuojn antaŭ iu.
    genufleksi, riverenci.
  1. Tiu korpoparto de sidanta homo, rigardata kiel ricevonta la objektojn de ties zorgo aŭ favoro: sur la genuoj vi estos dorlotataj (X); kial akceptis min la genuoj (de mia patrino)? (X); mia sklavino nasku sur miaj genuoj (X) (mi adoptos ŝian idon); ĉirkaŭpreni ies genuojn; ĉi tio kuŝas ankoraŭ sur la genuoj de la Dioj (estas ankoraŭ necerta).
    sino.
  1. [TEKNIKOJ] Artiko aŭ aparato, tubo ks havanta la formon de genuo: genuhava teleskopo.
  • genua
    Rilata al genuo: genua doloro; leviĝi de la genua pozicio (Z); [ANATOMIO] genua artiko (articulatio genus).
  • genue
    Estante sur la genuoj: genue ĵetas sin la idolanoj (Z); meti sin, stariĝi genue (Z); fali genue (Z).
  • genui (ntr)
    Stari sur la genuoj: li tri fojojn ĉiutage genuis (Z); li leviĝis de sia genuado antaŭ la altaro (X); la frua morto min ĉirkaŭis genuantan (Z).
  • genuiĝi
    Meti sin sur la genuojn: oni kriis antaŭ li: genuiĝu! (X); la vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo (Z).
  • genuigi
    Meti sur la genuojn: li genuigis la kamelojn ĉe puto kun akvo (X).
  • genuingo
    1. Peco de armaĵo protektanta la genuon.
    1. Peco el ledo, aranĝita por ŝirmi la genuon en hokeo ks.
    1. Peco el lana trikaĵo, aranĝita por teni la genuon varma.
  • genuside
    En pozicio, en kiu la genuoj estas fleksitaj kaj la trunko sidas sur la kalkanoj.
  • ekgenui
    Genuiĝi: ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon (X).
  • ĝisgenua
    Atinganta ĝis la genuoj: ĝisgenua jupo, pantaloneto.
  • intergenuaĵo
    Parto de la robo aŭ jupo de sidanta virino, inter la genuoj.
  • subgenuo = genukavo.
    poplito.
  • surgenue
    Starante sur ambaŭ genuoj.
  • unugenue
    Havante nur unu genuon fleksita: la kuracisto stariĝis unugenue sur la planko (Z).

    genuo


    artiko.femuro.fleksi.genufleksi.piedo.
    kruro.

    Iel rilatitaj:

    admirx korpx krurx piedx