osto

*ost/o

  1. [ANATOMIO] Malmola organo de la vertebruloj, precipe konsistanta el konektivo (osta histo) riĉa je kalciaj saloj, kaj kiu estas elemento de la skeleto: femurosto, nazosto; fluto, kiun li eltranĉis el ŝafa osto (Z); rompi al si la oston de la femuro; per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis (X); ilia haŭto alpendiĝis al iliaj ostoj (X) (pro malsatego); li ne faros maljunajn ostojn (li frutempe mortos); (aparte, tiuj pecoj restantaj post la putrado) oni elĵetos el iliaj tomboj la ostojn de la reĝoj (X).
  1. [ANATOMIO] Substanco de osto 1, konsistanta el kolagenaj fibroj ĉirkaŭitaj de mukopolisakaridoj impregnitaj de kalciaj saloj: ĵetkuboj, bidoj el osto. SIN. ostosubstanco
  1. Tiu parto de la homa korpo, rigardata kiel la plej fortika kaj intima: jen estas li proprakorpe kun karno kaj ostoj (Z); kaj la homo diris: Jen nun ŝi estas osto el miaj ostoj kaj karno el mia karno (X); ĉiuj miaj ostoj eksentis timon (X); malsekigita ĝis la ostoj.
  1. [KUIRARTO] Tiu parto, rigardata kiel kuiraĵo: oston ili ne rompu en ĝi (X) (la Paska ŝafido: tabuo de la medolo); por malfrua gasto restas nur osto (Z); li havis viandon, mi havis nur oston (Z); osto de disputo (inter hundoj; f); ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo (Z) (ĝenaĵo ne eliminebla).
  • osta
    1. Rilata al ostoj: osta malsano, rompitaĵo; osta histo (konsistanta el ostaj ĉeloj kaj ostosubstanco).
    1. Konsistanta el osto: ostaj kastanjetoj; osta gluo, karbo, oleo, nigro.
    1. Kovrita de malmulto da karno: lamulino kaptis min per osta mano (Z); kava, osta vizaĝo.
  • ostaro
    La skeleto, rigardata kiel la ĉarpentaĵo de la korpo.
  • osteca
    Prezentanta la aspekton de osto (j): osteca plasto; ostecaj fingroj.
  • ostejo
    [ARKITEKTURO] Konstruo, kie oni amaskonservis la ostojn de mortintoj, por liberigi lokojn en la tombejo.
  • ostero
    Splito de rompita osto.
  • osteto
    1. Malgranda osto: la orelaj ostetoj.
    1. Ludostoj.
  • ostiĝi
    Iĝi osto (pp kartilagaj histoj aŭ konektivoj).
  • ostito
    [MEDICINO] Inflamo de osta histo.
    osto medolito.
  • ostalgio
    [MEDICINO] Ostaj doloroj.
  • ostektomio
    [MEDICINO] Kirurgia fortranĉo de osto.
  • ostogena
    [BIOLOGIO] Produktanta oston.
  • ostogenezo
    [BIOLOGIO] Formiĝo kaj evoluo de la osta histo.
  • ostino (ark.)
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Proteina parto de la ostosubstanco.
  • ostologio
    La parto de la anatomio, koncernanta la ostojn.
  • ostomo
    [MEDICINO] Tumoro el osta histo.
  • ostpatio
    [MEDICINO] ĉiu osta afekcio.
  • ostosubstanco
    Osto 2.
  • ostotomio
    [MEDICINO] Kirurgia tranĉo de osto.
  • ĝisostulo
    ŝerca alnomo de iu severe fidela al iu doktrino ks, i.a. de E-isto plej fidela al la Fundamento kaj al Zamenhof.
  • *balenosto
    Barto.
  • elefantosto = eburo.
  • fiŝosto
    Osto de fiŝo, ofte maldika, fleksebla kaj pinta.
  • ludostoj
    1. (Z) ĵetkuboj.
    1. Ostetoj, el ŝafa piedo, kiujn oni ĵetas supren kaj penas kolekti; kiel eble plej multajn, sur la mandorson.
  • ŝlosilosto
    Klaviklo.
  • vangosto
    Zigomo.

    osto


    Esprimoj


    Kolo de la femurosto.
    Kun karno kaj ostoj (=mem, persone).
    Li ne faros maljunaj ostoj.
    Li rompis al si ripon.
    Malsekigita ĝis la ostoj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    balenosto, brustosto, elefantosto, femurosta, femurosto, fiŝosto, fruntosto, interparietosto, koksosto, larmosto, ludostoj, nazosto, okcipitosto, osta, ostalgio, ostaro, osteca, ostejo, ostektomio, ostero, osteto, ostito, ostiĝi, osto, ostocerbo, ostofiŝoj, ostogena, ostogenezo, ostokarbo, ostologio, ostomedolito, ostopatio, ostosubstanco, ostotomio, palatosto, parietosto, periosto, pubosto, sinosto, tempiosto, timpanosto, ungosto, vangosto, vangosto, ĝisostulo, ŝlosilosto

    El la malnova greka: ὀστεον (osto)

    osto, astako, gasteroste(o)formaj, gasterosteo, holosteo, holosteoj, holosto, kondrosteoj, ksilosteo, osteino, osteomjelito, osteopatio, osteopato, ostino, teleosteoj, ĥondrosteoj,

    ostoj

    spino (=vertebra kolumno)
    kola vertebr(ar)o
    aksiso
    aksoido  (= aksiso)
    atlanto
    toraka (dorsa) vertebraro
    lumba vertebraro
    kokcigo (kokcigaj vertebroj)

    skapola (ŝultra) zono
    klaviklo
    skapolo

    torako
    sternumo (brujstosto)
    sternumaj (veraj) ripoj
    ne sternumaj (falsaj) ripoj
    flotantaj ripoj
    ripa kartilago

    brako (supra membro)
    karpo (karpaj ostoj)
    karpeo
    metakarpalo (la kvin metakarpaloj formas la metakarpon)
    baza, meza, unga falangoj (fingroostoj)

    pelvo (pelva zono)
    iliako (koks-osto)
    iliumo (ilio)
    iskio
    pubio (pubosto)
    sakro (sakra vertebraro)

    gambo (malsupra membro; infra membro)
    femuralo (femurosto)
    patelo
    peroneo (fibulo)
    tibio

    piedo
    tarso
    kalkaneo (kalkanosto)
    metatarsalo (la kvin metatarsoj formas la metatarso)
    baza, meza; unga falangoj (piedfingraj ostoj)

    kranio
    fruntalo
    parietalo
    okcipitalo
    temporalo
    ekstera akustika meato
    makzeloj
    mandiblo (malsupra makzelo)
    maksiloj (supra makzelo)
    zigomo
    sfenoido
    etmoido
    lakrimalo
    nazalo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    anatomio
    apofizo
    armaturo
    artiko
    deartikiĝo
    dentoforma apofizo
    diafizo
    eburo
    elartikiĝo
    epifizo
    etmoida apofizo
    fortranĉo
    frakturo,
    kalcio
    karakoida apofizo
    kario
    kartilago
    kondilo
    konektivo
    korpo
    kranio
    medolo
    mjelo
    nekrozo
    odontoido
    osta framo
    ostarejo
    osteino
    osteomjelito
    osteopato
    ostito
    ostologio
    ostomedolito
    ostosplito
    ostrompiĝo
    periosto
    procezo
    reenartikiĝo
    remeto
    ripo
    rompado
    senostigi
    senŝeliĝo
    simfizo
    skeleto
    splito
    strukturo
    trabaro
    vertebro
    ĉarpentaĵo

    Iel rilatitaj:

    aksisx aksx aktinopterigx anatomix apofizx armaturx artikx artrx astakx atlantx aŭrignacix brakx bregmx celulx dentx diafizx eburx epifizx etmoidx falangx femurx fiŝx frakturx fruntx gambx gasterostex histx holostex holostx iliakx iliumx iskix kalcix kalkanex karix karpex karpx kartilagx klaviklx kokcigx kondilx kondrostex konektivx korpx kranix ksilostex lakrimalx ludx lumbx maksilx makzelx mandiblx meatx medolx metatarsx metx mjelx nazalx nekrozx odontoidx okcipitx organx ostalgix osteinx osteomjelitx osteopatx ostrx ostx parietx patelx pelvx periostx peronex piedx procezx pubix ripx rompx sakrx sfenoidx simfizx skapolx skeletx spinx splitx sternumx strukturx tarsx teleostex temporalx tibix torakx trabx tranĉx vertebrulx vertebrx viandx vizaĝx zigomx ĉarpentx ĥondrostex ŝelx