artiko

  • [anatomio] (articulatio) Loko de kunligiĝo aŭ de kuniĝo inter du skeletaj elementoj de la vertebruloj (inkl. homon): estas 3 kategorioj de artikoj: la duonmoveblaj (SIN. simfizoj 1, 2), ebligantaj tre limigitajn moviĝojn, la nemoveblaj (SIN. sinkondrozoj), ne ebligantaj moviĝojn, k la moveblaj (SIN. sinoviaj artikoj, veraj artikoj), ebligantaj ampleksajn moviĝojn; estas ses specoj de moveblaj artikoj: la globartikoj, la kondilartikoj, la selartikoj, la ĉarnirartikoj, la pivotartikoj k la glitartikoj.
    artro.
  • [teknikoj] Sistemo, kiu ligas du pecojn (ekz. stangojn aŭ ŝaftojn) per akso, ebliganta rilatan movon ĉirkaŭ tiu akso: forka artiko; globartiko, boltartiko; universala artiko (en kiu la rilata movo estas ebla ĉirkaŭ du perpendiklaj aksoj, pere de interringo).
  • atlanto-aksisa artiko
    [anatomio] ĉefa artiko inter la du unuaj nukaj vertebroj, per kiu la atlanto kuŝas sur la aksiso.
  • atlanto-odontoida artiko
    Artiko, inter la unua nuka vertebro k la dentoforma apofizo de la aksiso.
  • sinovia artiko
    (articulatio, junctura synovialis) Movebla artiko.
  • artiki (tr)
  • Kunigi per artiko: artiki stangon kun rado.
  • Artikulacii.
  • artikigi = artiki.
  • artikiĝi
    Iĝi artikita: humero artikiĝas supre kun skapolo, malsupre kun ulno k radiuso.
  • artikuloj = artropodoj.
  • disartikigo
    Amputo je artiko.
  • elartikiĝo (Z) = luksacio.
  • reartikigi
    [medicino] ĝuste reloki elartikiĝintan membron.
  • reartikigisto
    Ne diplomita kuracisto pri reartikigoj.
  • kardanartiko
    [teknikoj] Artiko 2, provizita per kardano.
  • manartiko
    Artiko inter mano k antaŭbrako (radiuso-karpa artiko): la elfknabino prenis lin je manartiko (Z). SIN. pojno.
  • piedartiko
    Artiko inter piedo k tibio. SIN. maleolo 2.

    Iel rilatitaj:

    Kardanx aksisx amfiartrx artikulacix artikx artrx atlantx bursx fingrx glitx globx kondilx korpx krurx ligx luksacix maleolx metx movx ostx piedx pivotx pojnx reŭmatismx selx simfizx sinkondrozx sinovix skeletx vertebrx ĉarnirx