plando

*pland/o

  1. Suba plata, parto de la piedo, kiu tuŝas la teron, kiam oni marŝas aŭ staras: li frapis Ijobon per abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto (X); Dio metis liajn malamikojn sub la plandojn de liaj piedoj (Z) (humiligis kaj subigis).
  1. Plandumo: esti libera eĉ se sen plandoj ĉe la ŝuoj! (Z); la vojo brulas sub liaj plandoj (li deziregas kiel eble plej rapide alveni). [VIDU] ŝnurŝuo.
  1. [TEKNIKOJ] Apogbazo.
  • planda
    Rilata al la plando: planda doloro, veruko.
  • plandulo
    [ZOOLOGIO] Animalo, kiu marŝas sur la plando, ekz. homo, urso.
  • plandumo
    La malsupra plata parto de ŝuo: marŝi kun truitaj plandumoj.
  • alplandaĵo
    Folio el korko aŭ simila substanco, tajlita laŭ la formo de la piedo kaj metita interne de ŝuo, por komfortiga aŭ ortopedia celo.
  • replandumi (tr)
    Meti novan plandumon al ŝuo: replandumi botojn.

    plando


    Iel rilatitaj:

    korpx krurx piedx ŝux