kalo

*kal/o

  1. Loko en la haŭto, precipe ĉe piedoj aŭ manoj, malmoliĝinta kaj dikiĝinta pro frotado.
  1. [BOTANIKO] Dikaĵo (el kalozo), kiu vintre ŝtopas la floemajn tubojn de la florplantoj.
    kaluso 2.
  • kala
    Havanta kalojn: kalaj manoj de laboristoj.
  • kalaĵo
    Haŭta malmoliĝo, malpli bone difinita ol kalo.
  • piedkalo
    Kalo, formiĝinta ĉe la pieda haŭto, kaj dorne doloranta, kiam surpremata.
  • kalozo
    [KEMIO] Glucido, polimero de glukozo (C6H10O5)n, parenca al celulozo, kiu konsistigas la kalon de la floemaj tuboj kaj parton de la membrano de iuj fungoj. [VIDU] kalozio.

    kalo


    Iel rilatitaj:

    haŭtx piedx