pioniro

*pionir/o

  1. Soldato, kies tasko estas konstrui pontojn, fari vojojn, tranĉeojn ks.
  1. Koloniano, plugebliganta senkulturan teron.
  1. (f) Homo, pretiganta la vojon kaj sukceson al novaj ideoj: mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo (Z); pioniroj de la feminista movado.
  • pionira
    Rilata al pioniro: fari pioniran laboron; pionire montri la vojon; dediĉi sin al pionireco (Z).
  • pioniraro
    [ARMEOJ] Fako de armeo, kies specialeco estas fari la necesajn laborojn por fortikigi pozicion, organizi la komunikojn ktp.
    ministo.
  • junpioniro
    Ano de komunista skolta organizajo.

    pioniro


    Iel rilatitaj:

    Bofrontx apostolx komencx krurx piedx