pulpo

pulp/o

  1. [BOTANIKO] La mola, sukplena parto de iaj fruktoj kaj radikoj, kaj la medolo de iaj tigoj.
  1. Kunteniĝanta maso de mola, nesolvita planta materio, precipe tia materio post elpremado de la akvo: sukerbeta pulpo.
  1. [ANATOMIO] Mola aŭ duonmola histo, el kiu konsistas kelkaj organpartoj: la interno de la spleno kaj de la dentradikoj estas el pulpo.
  • pulpigi
    [FARMACIO] Redukti al pulpo, pp apoteka substanco.
  • pulpito
    [MEDICINO] Inflamo de la denta pulpo.

    pulpo


    Iel rilatitaj:

    korpx krurx piedx