podio

podi/o (4)

  1. Kroma planko el tabuloj, altigita super la grundo aŭ planko de salono, aŭlo, koncertejo, halo ks, por ke parolanto, eminentuloj, artistoj k.a. estu pli videblaj kaj aŭdeblaj: la kvarangula podio sur kiu estas voĉlegataj la partaĵoj el la Biblio (Z); benkoj staris sur podio (Z); bonvolu veni al la podio!; 'La ĝoja podiio' (ŝ) (kabareta).
  1. [ARKITEKTURO] Konstruaĵo, starigita ĉirkaŭ la areno de amfiteatro aŭ cirko, sur kiu troviĝis la unuaj vicoj de seĝoj.
    altano, piedestalo, tribuno.
  • podia
    Rilata al podio kaj pli speciale, pp registraĵo, farita dum koncerto. SIN. koncerta.
  • ŝaltpodio
    [ELEKTRO] Alta loko en elektra centralo, kie ŝalttabulo estas instalita por kontroli la maŝinaron.

    podio


    Iel rilatitaj:

    krurx piedx seĝx teatrx