ŝtrumpo

*ŝtrump/o


Alĝustigita vesto, ordinare trikita aŭ teksita el lano, kotono, silko, nilono, por kovri la piedon kaj la kruron ĝis la genuo (kurta) aŭ pli alte ol ĝi (longa): kun pantaloneto oni portas kurtajn ŝtrumpojn; paro da ŝtrumpoj; por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn (Z); virinaj nilonaj ŝtrumpoj; aĵuraj ŝtrumpoj; ĝistaliaj ŝtrumpoj ( [VIDU] kalsonŝtrumpoj, striktaĵo); tie kuŝis oraj moneroj en ŝtrumpo (Z); marŝi sur la ŝtrumpoj (demetinte la ŝuojn en la domo); elastaj ŝtrumpoj (farmacia rimedo kontraŭ varikoj ks); pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo (Z) [VIDU] ĵartelo.
  • ŝtrumpeto
    Mallonga ŝtrumpo, kovranta nur la piedon kaj la suron [VIDU] ŝtrumpetoselko.
  • ŝtrumpoligilo, ŝtrumporubando
    Krurzono.
  • bluŝtrumpulino
    Virino, afektanta literaturan guston kaj scion, kaj tiel perdanta sian virinan ĉarmon.
  • kalsonŝtrumpoj
    Paro da ĝistaliaj ŝtrumpoj, formanta unu striktan vestaĵon.

    ŝtrumpo


    Esprimoj

    Havi sur la piedoj nur ŝtrumpojn.
    Kun pantalono oni portas kurtajn ŝtrumpojn.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    beboŝtrumpo, bluŝtrumpulino, kalsonŝtrumpoj, retŝtrumpo, ŝtrumpeto, ŝtrumpetoŝelko, ŝtrumpo, ŝtrumpokalsono, ŝtrumpoligilo, ŝtrumporubando, ŝtrumpotenilo, ŝtrumpoŝelko, ŝtrumpvilo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aĵura
    elasta
    futbala
    kurta
    maleola
    trikita
    ĵakarda
    ĝistalia

    el kotono
    el lano
    el nilono
    el silko

    kruro
    krurzono
    maleolo
    pantalono
    piedo
    piedvesto
    striktaĵo
    vesto
    ĵartelo
    ŝtrumpeto: nur por piedo kaj maleolo

    Iel rilatitaj:

    -et aĵurx bebx blux elastx futbalx kalsonx kotonx krurx kurtx lanx ligx maleolx nilonx pantalonx piedx retx rubandx silkx striktx talix tenx trikx vestx vilx zonx ĵakardx ĵartelx ŝelkx ŝux