kruro

*krur/o

  1. Malsupra membro de dupiedulo, antaŭa aŭ malantaŭa membro de kvarpiedulo, aŭ membro de artropodo: unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia siajn proprajn krurojn (Z); la hundoj regalis sin per kruroj kaj flugiloj de kokidoj; ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris (Z); veturi sur sia paro da kruroj (Z) (piediri); ŝi sidiĝis en la aŭto kun ekbrilo de nilonaj kruroj; krurzono; ligna kruro (de kriplulo); sidi krurkruce.
    gambo.
  1. [ANATOMIO] (crus) Parto de la malsupra (aŭ malantaŭa) membro de la vertebruloj, inter genuo kaj piedo: la skeleto de la homa kruro konsistas el la tibio kaj fibulo.
    femuro, piedo.
  1. Analoga parto ĉe objekto: la karnavala vergo saltis sur siaj tri lignaj kruroj (Z); la du kruroj de cirkelo; kruro de stablo.
    piedo.
  • krura
    Rilata al kruro: [ANATOMIO] krura regiono (regio cruralis); duonkrura ŝtrumpo por viroj.
  • kruraĵo
    [KUIRARTO] Tiu parto de manĝebla besto: peklita kruraĵo de porko.
  • kruringo
    1. [HISTORIO] Parto de la armaĵo, kiu kovris kruron.
    1. Leda aŭ fortiktola krurvesto por rajdistoj ks.
      gamaŝo.
  • krurumo
    Tiu parto de la pantalono aŭ de la boto, kiu kovras la kruron.
  • interkrurigi
    Meti ĉiun el siaj kruroj ĉiuflanke de io: interkrurigi seĝon.
    rajdi.
  • unukrura
    Havanta nur unu kruron.
  • kurbakrura
    Havanta la krurojn ne rektajn.
  • ŝajnkruro
    [ZOOLOGIO] Para abdomena alpendaĵo de la larvo de iuj insektoj, precipe lepidopteroj, sensegmenta, rolanta kiel kruro.

    kruro


    Esprimoj

    Amputi la piedon al iu, iun je la kruro.
    Kunŝovi, disŝovi la krurojn.
    La du kruroj de cirkelo.
    La hundoj regalis sin per kruroj kaj flugiloj de kokidoj.
    La infanoj ne povis sidi sur la seĝoj, ĉar ĉiuj ties kruroj estis rompitaj.
    Lia kuraĝo sinkis en la krurojn, en la botojn.
    Ligna kruro de kriplulo.
    Manke de kapo oni devas havi krurojn.
    Sunumi al si la krurojn.
    Unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia siajn proprajn krurojn.
    Veturi sur sia paro da kruroj (piediri).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    interkrurigi, krura, kruraĵo, kruringo, krurkruce, kruro, krurumo, krurzono, kurbakrura, mallongkrura akcipitro, unukrura, vilkrura buteo, ŝajnkruro

    El la malnova greka πους, ποδος (kruro)

    futo, pedalio, pedalo, pedicelo, pediklo, pediko, pedikularo, pedikuri, pedipalpo, pedologo, pedunklo, piedestalo, piedo, pioniro, podagro, Podgorico, podicipo, podio, podokarpo, polipo, polipodio, pulpo, apodo, apogi, apoĝaturo, apuso, acefalopodoj, aktinopodoj, amfipodoj, antipodo, apodo, artropodoj, bradipodo, brakiopodoj, brankiopodoj, cefalopodoj, cipripedio, ciripedoj, dekapodoj, dipodo, diapedezo, diplopodoj, egopodio, ekspedi, ekspedicio, falaropodo, filopodoj, gastropodoj, impedanco, izopodoj, kenopodio, kilopodoj, kopepodoj, leontopodo, likopodio, makropodo, miriapodoj, mopedo, oktopodo, ornitopodo, ortopedio, palmipedoj, paralelepipedo, pseŭdopodo, repudii, rizopodoj, skafopodoj, stapedo, stampedo, trapezo, velocipedo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    ergoto
    femuralo
    femuro
    femurosto
    fibulo
    gamaŝo
    gambo
    genuo
    hufplando
    kalkaneo
    kondilo
    maleolo
    maleolĉeneto
    patelo
    peroneo
    piedo
    plando
    poplito
    sino
    sinovio
    subgenuo
    suro
    tendeno de Aĥilo
    tibio
    trokantero
    trokitero

    kripla
    kurbakrura
    lama
    tordkrura
    unukrura
    krurkruce
    danci
    iri
    kliniĝi
    peni
    salti
    sidi
    stumbli

    artropodo
    dupiedulo
    krokodilo
    kvarpiedulo
    lacerto
    rampulo
    reptilioj
    serpento
    testudo

    boto
    femuringo

     
    krurzono
    pantalono
    sprono
    tibiingo
    vesto
    ŝtrumpo

    anatomio
    artiko
    brako
    elartikiĝo
    invalido
    kartilago
    kokso
    korpo
    krurstumbligo
    mano
    membro
    paro
    stumpo

    Iel rilatitaj:

    Podgoricx aktinx amfipodx anatomix antipodx apodx apogx apoĝaturx apusx artikx artropodx botx bradipx brakiopodx brakx brankiopodx cefalopodx cipripedix ciripedx dancx dekapodx diapedezx diplopodx dipodx egopodix ekspedicix ekspedx ergotx falaropodx femurx fibulx filopodx futx gamaŝx gambx gastropodx genux hufx impedancx invalidx irx izopodx kalkanex kartilagx kenopodix kilopodx klinx koksx kondilx kopepodx korpx kriplx krokodilx krucx kurbx lacertx lamx leontopodx likopodix makropx maleolx manx membrx miriapodx mopedx oktopodx ornitopodx ortopedix palmipedx pantalonx paralelepipedx parx patelx pedalix pedalx pedicelx pediklx pedikularx pedikurx pedikx pedipalpx pedologx pedunklx penx peronex piedestalx piedx pionirx plandx podagrx podicipx podix podokarpx polipodix polipx poplitx pseŭdopodx pulpx rampulx reptilix repudix rizopodx saltx serpentx sidx sinovix sinx skafopodx spronx stampedx stapedx stumblx stumpx surx tendenx testudx tibix tordx trapezx trokanterx trokiterx unu velocipedx vestx zonx ŝtrumpx