falango

falang/o (2)

  1. [HISTORIO] Makedona batalaranĝo, konsistanta el taĉmento da soldatoj, armitaj per longaj pikiloj kaj ordigitaj laŭ profundaj vicoj: (f) ili kunpuŝiĝis kun la heroaj falangoj de la proletaro; ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj, kiuj puŝiĝas al la feliĉo? (Z).
  1. [HISTORIO] Komunumo, en socialisma sistemo de Furiero.
  1. Falango: [HISTORIO] Faŝisma hispana movado, fondita en 1933.
  1. [ANATOMIO] (phalanx) ĉiu el la ostoj, el kiuj konsistas fingro: baza, meza kaj unga falangoj.
  • falangejo
    Loĝejo kaj laborejo de Furiera produkto-komunumo.
  • falangisto
    Membro de la hispana Falango.

    falango


    Iel rilatitaj:

    fingrx korpx ostx piedx