inokuli

*inokul/i (tr)

  1. (ark.) Grefti. [VIDU] okuli.
  1. [MEDICINO] [BAKTERIOJ] Intence aŭ akcidente enkonduki mikrobon en vivulon aŭ kulturmedion: inokuli mikrobon de infekta malsano en beston por produktado de serumo.
    injekti, vakcini.
  1. (f) Komuniki al iu ian senton, kutimon: inokuli saĝon al iu (X); lia patro inokulis al li la kulton de Danto; inokuli en ies animo la abomenon al la milito (B); la kredo forte estis inokulita al li en la mizera dometo de lia hejmo (Z).
    infekti, inspiri.
  • inokul (ad)o
    Ago de iu, kiu inokulas: la inokulado de variolo (Z).
  • inokuliĝi
    Iĝi inokulita.

    inokuli


    Iel rilatitaj:

    okulx