retino

retin/o (2)


[ANATOMIO] (retina) La plej interna el la tri okulaj membranoj, sur kiu formiĝas la bildoj: la retino estas impresebla de la lumo danke al la retina purpuraĵo, kaj sensiva al ĝi danke al la lumricevaj ĉeloj (bastonetoj kaj konusetoj), kies fibroj konsistigas la optan nervon.
koroido, skleroto.
  • retina
    Rilata al la retino: retina disiĝo.
  • retinalo
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Molekulo de la retino kaj de iuj prabakterioj, ellaborata el vitamino A: retinalo sorbas lumenergion.
  • retinito
    [MEDICINO] Inflamo de la retino: sifilisa retinito.
  • retinpatio
    [MEDICINO] Afekcio de la retino: diabeta retinopatio.
  • retinolo
    [BIOLOGIO] [KEMIO] Kemia antaŭanto de retinalo. SIN. vitamino A.
  • retinoloido
    [KEMIO] [FARMACIO] Derivaĵo el vitamino A, uzata kontraŭ haŭtmalsanoj.

    retino


    Iel rilatitaj:

    adaptx bastonx bildx blindx korpx okulx