plori

*plor/i (ntr)


Montri sian doloron per larmoj kaj ĝemetoj: unu floras, alia ploras (Z); li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras (Z); plori pri siaj pekoj, pri la morto de infano; maldolĉe plori (Z); plori per pezaj larmoj (Z); (escepte tr) multe da larmoj estis ploritaj pro ĝi (Z); (f) ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro (Z).
  • plor (ad)o
    Tia ekstera montrado de doloro: ne sufiĉas ploro al kreditoro (Z); ne atentu lian ploradon (Z); fine la infanoj endormiĝis de la plorado (Z); plena plorado de la filoj de Izrael (X).
  • ploregi
    Eligi larmojn kaj laŭtajn, malesperajn sonojn.
    plorĝemi.
  • plorema
    Inklina al la plorado.
  • ploreti
    Eligi iomon da larmoj kun kelke da plendaj sonoj.
    jelpi.
  • ekplori
    Subite plori.
  • priplori (tr)
    Afliktiĝi kaj ploradi, pro la perdo de iu aŭ io kara: priplori siajn mortintojn; mia priplorinda filo.


    El ŝiaj okuloj perlas malrapide larmoj. Estas tempo por plori kaj tempo por ridi. Esti plorema, plorinklina. Forviŝi larmojn. Havi ploreman humoron. Larmi senŝeligante cepojn. Larmiga gaso, obuso. Larmodukto. Larmoj grandaj, pezaj, varmegaj. Larmoj ne pruvas. Larmoj vualis liajn okulojn, banis siajn vangojn. Li demandis ŝin, pro kio ŝi ploras. Li ne scias, ĉu plori aŭ ridi. Ne povi sin deteni de plorado. Nenies okuloj restis sekaj. Okuloj ruĝaj de plorado. Okuloj vualataj de larma nebulo, vangoj banataj de larmoj. Plori al ŝi (estas) pli facile ol nubo pluvi. Plori nevidate per sangaj, pezaj larmoj. Ploro amara, dolorega, maldolĉa. Preta ekplori. Torento da larmoj. Transiri de rido al larmoj. Verŝi, elverŝi larmegojn ; (larmoj de krokodilo) kvazaŭ per riveroj, pro la morto de infano. Virina larmo estas ruza armo. Viŝi al si larmojn el okuloj.
    malfeliĉa. ridi.

    Iel rilatitaj:

    banx blusx dolĉx flux gajx gutx infanx krokodilx larmx malfeli?x okulx ridx satx