flava

*flav/a

  1. Samkolora, kiel citrono, oro, matura tritiko: se vi volas porti miajn kolorojn, vi devas alkudri al via mantelo flavajn ringojn (Z); (analoge) knabinoj en ŝiritaj vestoj, kun flavaj (malsanemaj) vizaĝoj (Z); la flava malsano (iktero); la flava punkto (punkto de plej akra vidado en la retino); la flava (ŝlimflua) Tibero; la Rivero Flava (Hoang Ho); [ANATOMIO] flava korpo (SIN. luteo); citronflava, ovoflava.
    blonda, okra, rufa, ruĝa.
  1. Rilata al unu el la tri ĉefaj, nesciencaj dividoj de la homaro, karakterizata de haŭtkoloro de roze flaveta ĝis mahagone ruĝa: la flava raso; la flava danĝero (esprimo de Vilhelmo la 2a, por aludi la danĝeron por la Eŭropanoj de la superloĝateco de Azio).
  1. Perfida al la laborista klasbatalo: flava sindikato.
  • flavo
    1. La flava koloro: la mirinda flavo de Vermeer; malsaneca flavo (Z).
    1. Flavaĵo: la flavo de ovo (Z).
  • flavaĵo
    Io flava.
  • flaveta
    Dube, proksimume flava: nia tero kuŝas en flaveta nebulo (Z).
  • flavigi
    1. Fari, ke io estu flava.
    1. [TEKNIKOJ] Plibonigi ŝtalon, traktante ĝin per varmo, ĝis ĝi akceptas flavan aŭ bluan koloron.
  • flaviĝi
    Iĝi flava: flaviĝas la aŭtunaj folioj; ŝiaj vangoj flaviĝis (Z); la Eternulo frapos vin per (malsana) flaviĝo de la kreskaĵoj (X).
  • flavino
    [KEMIO] Ruĝflava hetero-kvarcikla aromata ketono, C10H6N4O2.
  • flavulo
    1. Homo el la t.n. flava raso.
    1. Laboristo oponanta al la klasbatala politiko.
  • grizflava
    Havanta koloron, en kiu flavo kaj grizo miksiĝas (ekz-e pp naturkolora lano).
  • helflava
    Prezentanta helan flavkoloron.
  • laktoflavino = riboflavino.
  • riboflavino
    [KEMIO] Flava, akvosolvebla substanco C17H20O6N4 (vitamino B2), kies manko kaŭzas i.a. lezojn de la haŭto kaj mukozoj: riboflavino troviĝas libera en la naturo kaj ankaŭ kiel konsistiga parto de kunenzimoj grave rolantaj en la ĉela metabolo.
    flavnukleotido, flavoproteino.
  • ovoflavo
    Vd ovo.

    flava


    blonda.citrono.flavmalsano.La flava makulo de la retino.okra.ora.ovo.rufa.ruĝa.tritiko.
    koloro. medicino. okulo.

    Iel rilatitaj:

    bergamotx blondx brunx citronx florx kolorx medicinx okulx orx ovx ruĝx