komisuro
komisur/o
- [ANATOMIO] [ZOOLOGIO] (commissura) Nervofadeno, kiu kunligas la diversajn partojn de la centra nervosistemo ĉe la animaloj.
- [ANATOMIO] Punkto, kie du similaj partoj kuniĝas: lipa, palpebra komisuro.
- [BOTANIKO] Kuniĝa punkto, linio aŭ surfaco de du organoj aŭ de du partoj de organo: komisuro(j) de kuniĝintaj karpeloj de frukto.
Iel rilatitaj:
korpx
lipx
okulx