orbito

orbit/o (4)

  1. [ANATOMIO] (orbita) Osta kavo, en kiu loĝas la okulglobo kaj ĝiaj aneksaĵoj. SIN. okulkavo.
  1. [ASTRONOMIO] Kurba linio, laŭirata de astro dum ĝia rondiro ĉirkaŭ alia astro: kalkuli la orbiton de Neptuno; la ebeno de la orbitoj de la planedoj ne estas konstanta.
  1. [FIZIKO] Trajektorio de korpo, animata de perioda movo.
  1. [MATEMATIKO] (pp operacio de grupo) Ekvivalentklaso de la koncerna ekvivalentrilato.
  1. (f) Regiono, regata de iu scienco aŭ influata de iu homo: tiu speco de fenomeno entreniĝas iom post iom en la orbiton de la kemiaj sciencoj.
    kampo.
  • orbita
    Rilata al la orbito:
    1. : orbitaj nervoj;
    1. : orbita movo de planedo.
  • orbiti (ntr)
    1. Rivolui en orbito ĉirkaŭ.
    1. Rondflugi ĉiam je la sama alteco super flughaveno, atendante la permeson alteriĝi.
  • orbitigi
    Rivoluigi en orbito ĉirkaŭ.
  • surorbitigi
    Orbitigi.

    orbito


    Iel rilatitaj:

    Lunx Sunx afelix apogex astronomix astronomx korpx okulx