ekstazo

ekstaz/o (1)

  1. [RELIGIO] [PSIKOLOGIO] Stato de homo provizore perdinta ĉian sensivecon pro ekskluziva fiksiĝo de la atento k ekzaltiĝo de la sentiveco: la ekstazo de sankta Tereza.
    entuziasmo, vizio.
  1. (f) Plej alta grado de admiro, kiu iel tiras la animon el la korpo: tiuj ĉi okuloj brulis per ekstazo (Z); ama ekstazo.
  • ekstaza
    Rilata al ekstazo: Rabisto Moor, en ekstaza feliĉego (Z); ili faris ekstazajn mienojn, kvazaŭ ili estus en ne tute normala stato (Z).
  • ekstaziĝi
    Atingi ekstazan staton: ekstaziĝi antaŭ iu.
  • ekstazulo
    Persono ema senti ekstazojn.

    ekstazo


    Iel rilatitaj:

    admirx delirx derviŝx feliĉx okulx