oftalmo

oftalm/o

[ANATOMIO] Okulo 1.
  • oftalma
    Rilata al oftalmo: la oftalma nervo (unu el la tri branĉoj de la triĝemina).
  • oftalmito
    [MEDICINO] Kn de la okulaj inflamoj: simpatia oftalmito (en kiu la dua okulo kvazaŭ simpatias al vundo de la unua).
  • oftalmologo
    Specialisto, pri oftalmologio. SIN. okulisto, okulkuracisto.
  • oftalmologio
    Studo pri anatomio, fiziologio kaj patologio de la okuloj kaj de iliaj aneksoj.
  • oftalmometro
    Aparato, inventita de D-ro Javal; por mezuri la oftalmkornean kurbiĝon.
  • oftalmoskopo
    Optika aparato, por ekzameni la internon de la okulo kaj tute aparte la okulfundon kaj la retinon: spegula, elektra oftalmoskopo.
  • oftalmoskopio
    [MEDICINO] Ekzameno de la okulfundo.

    oftalmo


    Iel rilatitaj:

    okulx