lenso

lens/o (4)

[FIZIKO] Lentoforma disko el vitro, plasto aŭ kristalo, limigita de du kurbaj aŭ de unu kurba kaj unu plata surfacoj, kaj havanta la econ regule devii la lumradiojn: konverĝa, diverĝa lenso; dukonkava, konkav-konveksa, platkonveksa lenso.
  • lensaro
    Aro da lensoj, kiuj, kunmetitaj duope, formas objektivon.
  • lensometro
    Aparato por mezuri la dioptikan povon de la okulvitraj lensoj.
  • kontaktolenso
    Supla lenso, kiun oni senpere almetas sur la korneon, kaj kiu anstataŭas la okulvitrojn.
  • okullenso
    Kristalino.

    lenso


    Iel rilatitaj:

    akromatx anastigmatx aplanatx okulx vitrx