starti

start/i (ntr)

  1. Komenci sportan agadon en konkuro: jen la naĝantoj, la ĉevaloj startas!
  1. [TEKNIKOJ] (pp motoro, aparato ks) Ekfunkcii: tiu aŭto tre facile startas eĉ en frosta vetero.
  • starto
    Ago de iu, io startanta: doni la starton al la kuristoj.
  • startigi
    Igi starti: startigi, restartigi komputilon.
  • startigilo
    Elektra aparato, por ekfunkciigi motoron.
  • starthelpilo
    Mana aŭ aŭtomata sistemo, kiu en la karburilo pliriĉigas benzine la miksaĵon, tiel faciligante la ekfunkciadon de malvarma eksplodmotoro.

    startx


    Iel rilatitaj:

    fontx irx ludx