membro
*membr/o
- [ANATOMIO] ĉiu el tiuj kvar moveblaj elstaraĵoj de la korpo ĉe homo kaj ĉe teraj vertebruloj, kiuj estas kunigitaj kun la trunko per artiko: la supraj (brakoj) kaj malsupraj (gamboj) membroj de homo; la antaŭaj kaj postaj membroj de bruto; ĉiuj liaj membroj ektremis; ŝiaj membroj bezonis ripozon (Z).
- [ZOOLOGIO] Movilo de anelidoj kaj artropodoj.
anteno, cilio, pseŭdopodo.
- ĉiu movebla parto de la korpo, escepte de la kapo: la petola membro (lango); la seksa membro (Z) (peniso); estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj (t.e. la okulo) pereus, ol se via tuta korpo estus ĵetita en gehenon (Z).
apendico.
- (f) Ano de societo, partio, familio, eklezio ks: aktiva membro de ia juĝantaro (Z); li estas membro de la Parlamento; nia societo havas 500 membrojn (B); membro de la Akademio (Z); viaj korpoj estas membroj de Kristo (N); eĉ membroj de ilia propra nacio (Z).
- (f) Aparta, necesa difinita ero de tutaĵo: membro de frazo, de periodo; membro de ekvacio (ĉiu el la du partoj ĉiuflanke de la signo de egaleco); membro de progresio (B).
membraro - Tuto de la membroj de homo aŭ besto.
- Tuto de la membroj de organizaĵo.
membreco
Eco de membro de organizaĵo. dismembrigi
Dividi laŭ difinitaj partoj: dismembrigi beston, frazon, vorton; mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn (Z). dismembriĝi
Dividiĝi laŭ difinitaj partoj: mi alkonformigis la dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj (Z).
membro
REVO: [membro]
brako.dekstra.femuro.fingro.gluteo.kalkano.kruro.kubuto.maleolo.mano.piedo.plando.pugno.pugo.suro.ungo.
korpo.
Iel rilatitaj:
-an
aliĝx
brakx
familix
fingrx
irx
korpx
krurx