ataki

  • (iu) Komenci batalon kontraŭ iu aŭ io: ataki urbon, landon, popolon; du skerminstruistoj kun ŝajna kolero atakis unu la alian (Z); la sentima Patroklo atakis la malamikan ariergardon (B); la lastan el la amaso atakas la hundo (Z); (f) ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas (Z).
    agresi, sturmi.
  • (iu) Per vortoj aŭ skriboj provi ĉesigi ies agadon aŭ ekziston: ataki la registaron, la religion; ataki ies reputacion, honoron; s-ro Couturat k liaj kunuloj konstante min atakas, insultas, kalumnias [...] (Z); la plej atakata flanko de nia lingvo estas ĝia alfabeton; (f) ataki demandon, novan taskon (ekpritrakti).
  • (io) Ek·kapti, komenci esti malutila por ies korpo aŭ spirito: atakis lin tempesto (K); la febro, tremo (Z), suferego (Z), sopiro al la hejmo (Z); teruro lin atakis; la deziro atakis min, ke [...]; novaj, ĝis nun nekonataj pensoj atakis la kapon de la juna virino (Z); furioza puŝo de pasio atakis ŝin (Z); krizo atakis la pezan industrion.
  • (io) Kaŭzi difekton aŭ detruon de substanco: rusto atakas feron; hidrogenfluorido atakas multajn substancojn.
  • atako
    Ago de tiu, kiu atakas: atako de rabistoj kontraŭ la vilaĝo; ili restis ne tuŝitaj de tiaj atakoj de popola furiozo (Z); neniaj atakoj de kritikistoj prezentas por ni ian danĝeron (Z); esti apatia kontraŭ ĉiaj atakoj; atako de ĝojo, rido, kolero, histerio.
  • atakanto
    Tiu, kiu atakas: forpuŝi la atakantojn; la publiko, kutiminta opiniadi ĉiun atakanton bravulo k ĉiun atakaton kulpulo (Z).
  • atakato
    Tiu, kiun iu atakas: diri almenaŭ kelkajn vortojn pri viaj atakatoj, Cart k Bourlet (Z).
  • atakema
    Inklina al atakoj: atakema karaktero, gento; (f) la atakemeco de la vento (B).
    batalema, spitema.
  • elataki
    Ataki elirante el fortreso, tranĉeo ks.
  • kontraŭataki
    Ataki, por re·konkeri ĵus perditan pozicion.
  • neatakebla
    Ne prezentanta ian ŝancon de sukceso al atakantoj: neatakebla urbo, fortikaĵo; (f) neatakebla virto.
  • kurataki (tr)
    Kuri al iu, por ataki.
    sturmi.

    Akcepti la batalon. Akre batali ies proponon. batalema. Brave, kuraĝe batali. Buboj batalantaj per neĝbuloj. Ĉiun iniciativon pri socialaj leĝoj la konservativuloj kontraŭbatalis. Decida batalo. Ek al la batalo!. Furiozas la batalo. La afero nepre efektiviĝos, kiom ajn la inerciuloj batalus kontraŭ ĝi. La batalo pro la ekzistado. Levi la vunditojn el la batalkampo. Miloj da kadavroj forfalintaj sur la batalkampo. Mortintaj batalantoj. Perdi brakon en la batalo. Perei per la glavo, en batalo. Pretigi sin al batalo. Pretigi sin por la batalo. Reveni, eskapi senvunda el la batalo. Sanga makulo, batalo.
    abrupta. agreso. alarmo : granda ĝenerala averto pri danĝero; alvoko al batalo; alarmi: tiel averti aŭ alvoki; maltrankviligi, zorgigi. alborda atako. armeo : (ĝenerale: ŝtata) aro da soldatoj kaj soldatestroj, kun pafiloj kaj aliaj bataliloj. armi : doni al iu ilojn por batali kaj defendi sin. armo : armilo; armilaro; il(ar)o por batali. atenci. batali : uzi forton kontraŭ iu (malamika); interbatiĝi. bataliono. batalmorti. bombo : objekto (batalilo), ĵetata al malamika loko, kiu eksplodas kiam ĝi atingas la celon. bruska. cedi : ne plu elteni; ne plu kontraŭbatali; transdoni posedaĵon aŭ rajton al alia persono. defio. ekdifekti. ekfrapo. ekkapti. embusko. febro. frapi. fronto : la antaŭa parto de batalpreta armeo; la linio inter du batalantaj armeoj; la linio inter du malsamaj veterspecoj; la antaŭa parto de io. glavo : longa duflanka (dutranĉa) tranĉilo kiel batalilo. impeti. insido. invadi. kolizio. kompanio : komerca aŭ industria societo; ties entrepreno; akompanado; akompanantaro; armea grupo el pluraj plotonoj, dividaĵo de bataliono. kontraŭbatali. lukti : batali sen armiloj (ankaŭ kiel sporto); pene provi venki malfacilaĵojn. malamiko. militi : per multaj homoj kaj armiloj batali kontraŭ malamika lando (aŭ kontraŭ enlandaj malamikoj). mordi. neŭtrala : kiu ne partoprenas (kaj ne volas partopreni) en diskuto aŭ batalo; kiu ne avantaĝigas unu el la partioj en diskuto. ofensivo. paco : sen milito; sen bataloj; sen kvereloj. partio : grupo da homoj kun samaj politikaj kaj sociaj opinioj; unu el du flankoj en diskuto aŭ batalo. provoki : inciti al batalo, disputo. (pli-malpli atakante). provoko. rabisto. regimento : parto de armeo konsistanta el kelkaj batalionoj. ruzaĵo. sieĝi. soldato : armeano; organizita batalisto. spitema. sturmi. sturmtaĉmento. subita. ŝoko. Taŭro-batalo. teruro. trafi. venki : esti la plej bona, plej lerta, plej forta (en batalo, konkuro).
    armeo. bati. fali. kapti. kuraĝa. militaferoj. militi. morti. sango. soldato. tranĉi. venki. vivi.

    Iel rilatitaj:

    afekcix agresx arestx armex atencx aŭrx barikadx batalx batx bojx bombardx defendx defensivx disputx falx flankx frontx impetx insidx invadx irx kaptx kolizix kompanix konkerx konkurx kontraŭ kuraĝx kverelx militaferx militx mortx ofensivx oponx pacx provokx rabx regimentx sangx sieĝx soldatx spitx sturmx terurx tranĉx venkx vivx vundx ĉasx ŝokx