promeni

*promen/i (ntr)


Iri de loko al loko por plezuro aŭ sano: ili promenas ĉiam duope (Z); kun urso promenu, sed pafilon prete tenu (Z); kiam kato promenas, la musoj festenas (Z); (f) la sekreto promenados sen fino (Z); lia cerbo iras promeni (Z) (li estas frenezeta;. [VIDU] muŝo).
ekskursi, migri, vagi, vojaĝi.
  • promen (ad)o
    Ago de tiu, kiu promenas: pieda, bicikla, postmanĝa promeno; dum miaj promenoj tra Romo; promenado estas utila por la korpo same kiel por la spirito; boatpromeno, ciklopromeno.
  • promenejo
    Loko en bieno, urbo, destinita por promenado, ofte provizita per arbornamitaj aleoj.


    bulvardo : larĝa promenejo; larĝa strato. ekskursi : fari turisman aŭ esploran promenadon/vojaĝon. ekskursi. iri. Kiam la katoj promenas, la musoj festenas. La bela vetero invitas, logas al promenado. Laŭ tio, ĉu la vetero estos bela aŭ ne, mi promenos. Li promenas en ĉia vetero. marŝi. piediri. promenadejo. promenanto. promeni : (piede) iri por plezuro. teraso : plialtigita, ebena loko (apud domo, ekster kafejo, en parko.) (por pli komforte sidi aŭ promeni por ĝui la belan vidaĵon); ŝtup(ar)e aranĝita kampo. vagi. Vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino kaj tiel la sekreto promenados sen fino. vojaĝi.
    danci. iri. paŝi. vojaĝi.

    Iel rilatitaj:

    ambulatorix bulvardx dancx irx klaŭstrx paŝx vojaĝx vojx ĝardenx