transito

transit/o (1)

  1. Traveturo de varoj tra lando, al kiu ili ne estas destinitaj kaj kiun ili nur trapasas, sen pago de limimposto: transito per reloj, landvojoj.
  1. La sama traveturo koncerne personojn. [VIDU] vizo.
  1. [BIOLOGIO] Trairo de nutraĵo tra la nutrokanalo.
  • transita
    Koncernanta transiton: transitaj tarifoj.
  • transite
    Laŭ transito: objektoj difinitaj por la trairo transite (Z).
  • transiti (ntr)
    Iri transite: la varoj, kiuj transitas tra Francio.
  • transitisto
    Agento, kiu zorgas pri la transito de varoj.

    transitx


    Iel rilatitaj:

    irx