laŭ

*laŭ


I- Prepozicio esprimanta ĝenerale la konformecon, kaj pli precize montranta:
  1. Iradon de unu ĝis alia fino de objekto longforma, kies direkton oni sekvas: ŝi malleviĝis laŭ la trunko (Z); li venas laŭ la ŝtuparo mallaŭte (Z); karesi katon laŭ la haroj; li veturigos nin laŭ Rejno supren (Z); li ekiris laŭ tiu ĉi rivero (Z); jen estas la vojo, iru laŭ ĝi (X); (f) la bonfarantoj de la homaro iras laŭ la dorna vojo de la honoro (Z).

RIM. 1 Ne konsilinde estas uzi 'laŭ' en frazoj, kie ne temas pri direkto, sed pri trairo de ebeno: nuboj kuris sur (ne: laŭ) la ĉielo; sur (ne: laŭ) lia vizaĝo larmoj glitis.
  1. Adaptiĝon al ies sento aŭ volo (sekvante, obeante): mi restas ĉi tie laŭ la ordono de mia estro (Z); li volas agi laŭ sia kapo; mi povas decidi nur laŭ mia konscienco; ĉiu havis sian apartan loketon, kie ŝi povis laŭ sia plaĉo kaj bontrovo fosi kaj planti (Z); ĉio iris laŭ lia deziro; ŝi lin trovis laŭ sia gusto (Z); danci laŭ ies fajfilo (Z); dancigi iun laŭ sia fajfilo (Z).
  1. Dependecon de iu cirkonstanco, pro kiu oni agas, aŭ per kies karaktero oni direktas sian agon: veli laŭ la vento; mi disflugigas ilin kiel polvon laŭ la vento (X); mi ne volas iri laŭ fremdaj postesignoj (Z); laŭ la krio de koko tuj spiritoj rapidas hejmen (Z); birdo kantas laŭ sia beko (Z); fali laŭ sia tuta longeco (Z); manĝi laŭ la karto; laŭ via mono mezuru vian veston (Z); Dio kreis la homon laŭ sia bildo (X); faru laŭ ilia modelo (Z); kopii laŭ la originala manuskripto; aranĝu vin laŭ milita maniero! (Z); skribi la nomojn laŭ la ortografio nacia (Z); la vortoj estas formitaj laŭ la reguloj de la lingvo (Z); ni ĉiun homon traktos laŭ lia merito (Z); ne respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco (X); mi ripetos ĉion vorto laŭ vorto (Z).
  1. Referencaĵon, sur kiu baziĝas konstato, juĝo, rakonto: laŭ mia cerbo mi opinias, ke la mondo estas freneza (Z); laŭ mia opinio vi malpravas; laŭ la unua rigardo tio ŝajnas ĝusta; ne juĝu pri afero laŭ ĝia ekstero (Z); laŭ la frukto oni arbon ekkonas (Z); laŭ la okazontaĵoj mi decidos (Z); Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis (X); ŝi estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honestecoi; mi konas lin nur laŭ la nomo; ĉiu mezuras aliajn laŭ sia mezurilo (Z); laŭ la Biblio leporo estas remaĉulo; la Evangelio laŭ Mateo (N).
  • RIM. 2. Ne konsilinde estas uzi 'laŭ' en la senco de kompara 'kiel', kiel faris Grabowski; ankaŭ ne en la funkcio de subjunkcio.
  • laŭ tio, kiel, kiom, ĉu...
    Subjunkcio, signifanta 'konforme al la maniero, kiel...': oni vin respektos laŭ tio, kiel vi kondutos; laŭ tio, kiel oni ĝin prenas (Z); ili sidos pli-malpli bone laŭ tio, kiel ili alvenos pli-malpli frue; mi parolos laŭ tio, kiom permesas la deco; laŭ tio, ĉu la vetero estos bela aŭ ne, mi promenos.
  • II- Memstara morfemo samsignifa:
  • laŭa
    Konforma.
  • laŭigi
    Adapti.
  • III- Pref. samsignifa: laŭleĝa, laŭdire, laŭeble (Z), laŭiri (Z), laŭmezure (X), laŭvice (X) ktp.

    PMEG: [laŭ]


    iri sekvi.

    Iel rilatitaj:

    en irx manierx nomx sekvx