koridoro

koridor/o (1)

  1. [ARKITEKTURO] Trairejo, sur kiu malfermiĝas la ĉambroj de unu sama etaĝo, de unu sama apartamento: la vento tra la longa koridoro enkuris en la salonon (Z); la longa koridoro, kiu kondukas en la mezon de la piramido (Z); la plej bela formika palaco, kun sepcent koridoroj! (Z); koridoro de ŝipo (Z); (f) Egipto (Egiptujo) estas koridoro inter du montoj (B).
    galerio, klostro, pasejo, peristilo, promenejo.
  1. [POLITIKO] Strio de teritorio, kiu trairas la teritorion de alia ŝtato, ordinare por ebligi aliron al la maro.
  1. [TRAFIKO] ĉiu el la paralelaj irejoj, limigitaj per strioj, kiuj dividas unudirektan ŝoseon.
  1. [EKOLOGIO] Strio de tero, liganta naturterenojn, kiun bezonas sovaĝaj plantoj kaj bestoj por disvastiĝi.

koridoro


Iel rilatitaj:

domx irx teatrx vagonx ŝipx