treti

tret/i (tr)

Forte premi per la piedoj: treti vinberojn en tinego; ŝi puŝis la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj (Z); Mi tretis la popolojn en Mia kolero (X); (abs) treti en vinpremejoj (X); tenu vin proksime de mi, por ke neniu tretu sur vin (Z); tretmuelilo. SIN. piedpremi.
  • tret (ad)o
    Ago de iu, kiu tretas.
  • surtreti
    Pezi sur io, tretante: li surtretis la piedojn de la virino (Z).
  • akvotreti (ntr)
    Vigle movi la piedojn en la akvo, kvazaŭ tretante, por flosi: kiam li volis iom ripozi, li faris akvotretadon (Z).

    treti


    Iel rilatitaj:

    irx