paradi

*parad/i (ntr)

  1. Laŭvice kaj ceremonie marŝi en revuo: la laborbrigadoj paradis sur la Ruĝa Placo; la gildo de la Pafistoj paradis tra la flagitaj stratoj.
  1. Fiere kaj afekte elmontradi siajn elegantaĵojn: la altkvalita servistaro, kiu paradis en silkaj ŝtrumpoj (Z); la abio paradu per brulantaj kandeloj (Z); vi paradis per longa silka poŝtuko (Z).
    dandi, pavi, ŝveli.
  • parado
    1. Solena ceremonia marŝo en difinita ordo: ĉe l' funebra iro aperu plene la parad' milita! (Z); kaŝita enterigo sen funebraj formoj kaj parado (Z); la funebra soleno estas aranĝata en plena parado (Z); reĝan enterigon ĝi havis [...] ; oni faris por ĝi grandan paradon (Z).
    1. Pompa, vanta sintenado, elmontrado, celanta altiri sur sin la atenton de la publiko: en la palaco ĉio estis en festa parado (Z); ŝi elŝutis veran floraĵan neĝon sur la persikarbojn, tiel ke ili staris en plena parado (Z); por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn (Z); (f) li havas dentojn ne por parado (Z) (sed por mordi); senenhava vortparado (Z).
  • parada
    Rilata al parado:
    1. en parada marŝo (Z), irado (Z);
    1. en plena parada uniformo (Z); servistoj en parada livreo (Z); la imperiestro kuŝis sur sia parada lito; parada ŝtuparo; parade vivi (Z).

    paradi


    Iel rilatitaj:

    bombastx brustx dandx defilx irx teatrx