Gramo

Gram/o

Dana medicinisto (H. C. J. Gram, 1853-1938), kiu eltrovis la gramkolorigon aŭ gramon.
  • gramo
    [BAKTERIOJ] Jodo-jodida solvaĵo, uzata por diferencigi mikrobojn per kolorigo.
  • gramnegativa
    (pp mikrobo) Tia, ke elmetita al gramo kaj poste lavita per alkoholo, ĝi senkoloriĝas (ekz. kojlobacilo).
  • grampozitiva
    (pp mikrobo) Tia, ke, en la samaj kondiĉoj, ĝi restas pli-malpli kolora (ekz. laktobacilo, stafilokoko, streptokoko, klostridio).
  • gram/o¹
    [FIZIKO] Unuo de maso egala al milono de kilogramo, simbolo: g.
  • decigramo (2)
    Dekono de gramo.
  • centigramo (2)
    Centono de gramo.
  • *kilogramo
    Baza unuo de maso en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simbolo: kg; difino: unu kilogramo estas la maso de la internacia kilo-specimeno en Parizo.
  • miligramo (2)
    Milono de gramo.
  • kilogramforto
    Malnova unuo de pezo.

    Iel rilatitaj: