dividi

divid/i (tr)

Fari partojn el tuto:
  1. ne disigante:

a) du partojn (se evidente, partoj ne precizigitaj): Elbo dividas Dresdenon en du urbojn, la malnovan k la novan; la pruo dividis la ondojn; la brovojn dividis profunda sulko (Z); ĉe fino de linio ni ordinare dividas la vortojn per iliaj partoj gramatikaj (Z); se regno estas dividita kontraŭ si, tiu regno ne povas stari (N); silkaj vestoj de dividita koloro, en kiuj la dekstra flanko estis verda k la maldekstra flanko ruĝa (Z).
duigi.
b) plurajn partojn: dividu en tri partojn la spacon de via lando (X); Francio estas dividita en departementoj; libro dividita en ĉapitroj.
  1. disigante:

a) destinante al ĉiu ties havotaĵon: dividi kukon en 2, 4, 6 partojn; li dividis la pomojn inter la infanoj; la homaro dividis sin batale (Z); dividi sian tempon inter diversaj taskoj (Z); li dividis la du fiŝojn inter ĉiujn (N); dividu en tri partojn la spacon de via lando (X); Francio estas dividita en departementoj; libro dividita en ĉapitroj.
distribui, disdoni.
b) ĉiu prenante sian havotaĵon: dividi heredon kun fratoj (X); sed ili ne dividis (la panojn) kun sia najbaro (Z); mi havis du infanojn, tiam Dio dividis kun mi k prenis unu el ili al si (Z); dividi kun iu la mizeron (Z), ĉiujn danĝerojn de la vojo; kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon (X). SIN. disdividigi.
apartigi, distribui, disdoni, dispartigi, disduigi, dishaki, fendi, partopreni, tranĉi.
  1. [MATEMATIKO] Fari la operacion de divido: dividi 20 per 3; 27 dividite per 9 egalas al 3.
    onigi.
  • divido
    1. Maniero, kiel oni dividas, k ĝia rezulto: ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata divido de laboro (Z); pri divido de vortoj (Z).
    1. [MATEMATIKO] Operacio (inversa al multipliko), kiu al du nombroj asocias ilian kvocienton; la unua nombro estas nomata dividato, la dua dividanto: la kutimaj simboloj por divido estas : aŭ / (a : b = a / b). [VIDU] denominatoro, divizoro, frakcio, numeratoro.
  • divida
    1. Rilata al divido.
    1. [BOTANIKO] (pp folio) Havanta tre profundajn entranĉaĵojn, kiuj atingas aŭ preskaŭ atingas la mezan ripon, tiel ke la limbo estas tute dividiĝinta: mane, plume divida.
      kunmeta.
  • dividado
    Ago de dividanto: ni konsilas al vi per nenio ĝeni vin en la dividado de la vortoj (Z); oni ĝojas ĉe dividado de rabakiro (X).
  • dividaĵo
    Parto dividita.
    fako, segmento, sekcio, apartaĵo.
  • dividebla
    Tia, ke oni povas ĝin dividi: spaco estas senfine dividebla; 25 ne estas dividebla per 3.
  • dividiĝi
    Iĝi dividita: li frapis la akvon k ĝi dividiĝis duflanken (X); lia regno dividiĝos laŭ la kvar ventoj de la ĉielo (X); Nilo dividiĝas en kelke da brakoj (B).
  • disdividi
    1. Dividi 1: disdividi substancon en medion.
    1. = dividi 2: dividi (kun pli forta nuanco): la viroj, kiuj disdividas inter si la landon.
  • duondivida
    [BOTANIKO] (pp folio) Havanta entranĉaĵojn, kiuj atingas la duonon de la laŭlonga duonlimbo.
  • kvazaŭdivida
    [BOTANIKO] (pp folio) Havanta profundajn entranĉaĵojn, kiuj atingas pli ol la duonon (proks. du trionojn) de la laŭlonga duonlimbo.
  • nedividita
    Restanta en sia tuteco.
  • subdividi
    Dividi la partojn de jam dividita tutaĵo: la korporacioj subdividiĝis laŭ la diversaj metioj (Z).
  • nukle (o)dividiĝo
    [BIOLOGIO] Dividiĝo de ĉela nukleo en du nukleojn.
    mejozo, mitozo.

    dividi

    REVO: [dividi]
    analizi.aparte, unuope, malkune, unuope, individue.apartigi.arbitracii.atribui.debiti.detali.disartikiĝi.disbranĉi.disdoni.diserigi, dispeciĝi.disforkiĝi.disigi.disipi.dismembrigo.dissegi.dissemi.distingi, diferencigi.distranĉi.distribui.dividanto.dividato.dividendo.dividi por regi.divizori.duonigi, duigi, dupartigi.fendi.fortranĉi.interspaci.klasi, ordigi.kvaronumi, distiri.kvotigi.lotumi.malfondi asocion.malkoncentri.malkunigi, malunuigi.malligi, dismeti.malparigi, malkupli.onigi.oponi.parceli.parte liveradi.partigi.partopagadi.partopreni.pulvoŝprucigi.putriĝi, malkomponi.radii.sekci.skismi.skrapŝiri.spliti.tranĉi.
    divido.

    Iel rilatitaj:

    branĉx cezurx detalx diferencx distribux dividx forkx grandx murx operacix partoprenx partx randx segx simplx tranĉx