giganto

gigant/o (1)

  1. Homo nenormale granda: neniu fidinde ekzamenita giganto atingis la alton de tri metroj; gigantoj estis sur la tero en tiu tempo (X); (f) teruro-kion prudento povas fari kontraŭ la glacia ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto? (Z); (analoge) stelo-giganto; monto de la Gigantoj (Karkonoŝo).
    koloso, ogro, monstro, titano.
  1. [ASTRONOMIO] Stelo pli granda kaj pli hela ol la ordinaraj (apartenantaj al la ĉefa sekvenco): ruĝa giganto (malfrua stadiformo de stelo, kies relative malvarma surfaco radias precipe ruĝan lumon); supergiganto; post kvin miliardoj da jaroj Suno iĝos ruĝa giganto kaj etendiĝos trans la orbito de Tero.
    ĉefa sekvenco.
  • giganta
    1. Rilata al giganto: mi vidis gigantan virinan figuron; iliaj abelaj klopodoj kaj iliaj gigantaj projektoj (Z).
    1. Grandega: giganta monto; giganta melono; giganta stelo (giganto 2).
      mamuta.
  • gigantismo
    1. ĝenerala troeco en la kreskado de individuo, kiu tamen konservas harmoniajn proporciojn: simpla gigantismo.
    1. Troeco en la kreskado de iuj partoj de la korpo: ambaŭ formoj de gigantismo devenas de misfunkciado de la hipofizo.
      akromegalio.
    1. (f) Emo produkti grandegajn objektojn: la gigantismo de la moderna civilizacio.

    gigantx


    Iel rilatitaj:

    Argusx Atlasx Briarex ciklopx grandx stelx ŝajnx