torento

torent/o (1)

  1. [GEOGRAFIO] Monta rivero, kun rapidega fluo kaj granda erozia povo: la torento Cedron (N); transpagi torenton; li elektis al si kvin glatajn ŝtonojn el la torento (X); justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento! (X).
  1. (f) Io, kio elfluas abunde kaj rapide: torento da maldolĉaj larmoj ekfluis sur ŝiajn vangojn (Z); ĝi (arbo) eksentis, kvazaŭ nova torento da vivo trafluas ĝin de la radikoj ĝis la plej altaj branĉoj (Z); torento da vortoj (Z), da insultoj; torento da tonoj kaj pensoj ŝin trafluis (Z); torento da blindiga lumo verŝiĝis sur ĝin (Z); la digo estas for, kaj la torento de liaj deziroj povos pli libere flui (Z).
    lavango, pluvego.
  • torenta
    Rilata al torento: torenta fluejo, konuso; (analoge) torenta pluvo; (f) torentaj larmoj.
  • torente
    Kiel torento: ŝia babilado fluadis torente.
  • torenti (ntr)
    Flui torente: ha, kiel la pluvo torentis! (Z); (f) ili torentis sur la urbon.
  • torenteco
    Impeto, kvazaŭ de torento: la torenteco de ŝiaj karesoj kaj kisoj ektimigis la knabon.
  • pluvtorento
    [METEOROLOGIO] Tre forta ekpluvo, kun granda precipitaĵo.

    torentx


    Iel rilatitaj:

    flux riverx veterx